5/21/2016

Esperanton en valo


Esperanto-staĝo de LLG-Koreio 2014.





En la jaro 2014, du kongaj esprantistoj vizitis Koreion.
Okaze de IDEC(Internacia Demokratia Edukad-Konferenco) Koreio,
ili estis oficiale invitita helpe de alternativaj lernejoj en Koreio.
La konganoj estis unu instruisto, Alfonso kaj unu lernantino, Carine.
Post tiu evento ili partoprenis en la somera staĝo de alternativaj lernejoj.

Alfonso klarigis pri sia movado SBV, temas pri adopto de orfoj en Kongolando.
Li gvidis paroligan kurson kaj aktive partoprenis en ĉiuj agadoj.
Tamen, la unuan tagon, Carine silentis kaj restis en angulo.
Miaj lernanantoj embarasiĝis. Kion fari?

En la nokto, iu pordo estis ŝlosita skribite "malpermesite eniri!"
Kiam mi proksimeniris al la pordo, aŭdeblis freneza muziko, eĉ krio !
Kio okazis?

Sekvan tagon posttagmeze, ni ekskursis ĉe iu valo.
Alfonso diris, ke ili en Kongo neniam spertis ludi en akvo.
Komence Carine aspektis iom timema ĉe la fluanta akvo.
Iom poste, korea kanbino gvidis ŝin en la akvon per savringo.
Finfine, Carine banis unuafoje de sia vivo.

Lastan tagon, kiam ferma ceremonio prezentiĝis de ĉiuj partoprenintoj ,
mi eksciis, kio okazis ene de la ĉambro ŝlosita.
Viglega muziko fluis kaj ĉiuj knabinoj stariĝis!
Ili kun Carine dancis korean junulan dancon.
Ili tiel amikiĝis kaj tiel komunikiĝis unu kun la aliaj.
Kvankam la ritmo trotis, tamen niaj larmoj pretis fali.

Espranto estas bona ideo !






5/16/2016

Senpaga domo


Nia familia domo en la kampara vilaĝeto, Hwabuk



Nia familio loĝas en senpaga domo.
Ekde kiam ni decidis translokiĝi de Seulo al kamparo,
ni dediĉis tempon serĉi malplenan lasitan domon en kamparo.
La mondo ekmoderniĝas kaj junuloj svarme amasiĝas al granda urbo.
Kompreneble, en kamparo restas maljunaj lertuloj je kultivado kaj malplenaj domoj.
Por tiuj, kiuj deziras alternative vivi en kamparo, tiu fenomeno estas granda bonŝanco!

Antaŭ sep jaroj,
la vojo de nia familio inverse direktis de urbo al kamparo.
Finfine, ni trovis komfortan domon kun eta ĝardeno.
La naturo ĉirkaŭas la modestan konstruaĵon senpordan, senmuran.
Tio signifas, ke la tuta ĉirkaŭanta naturo povus esti nia pompa ĝardeno.
Nokte, milionoj da steloj briletas kiel lanternoj.
Oni nur levu la kapon por rigardi la universon.

Ĉu vi povus imagi, kie estas necesejo, kiel oni hejtas la domaĉon?
Se vi scivolemas pri tio, bv. viziti mian domon.
Ĉar nia domo ne havas pordon, ĉiu povus libere viziti nin eĉ senaverte.

Ah, pardonon! Iu venis !



5/14/2016

Alternativa universitato


en la klaso de la alternativa universitato kun Rafaelo el Hispanio



Dum restado de Rafaelo en nia lernejo 40 tagojn,
mi celas, ke plej multaj alternativaj lernejoj havu okazon renkonti Esperanton.
Por tia lernejo, Esperanto estas ne nur lingvo, sed ankaŭ bona maniero por alternativa vivo. Mia delonga sonĝo estas, ke ĉiuj alternativaj lernejoj en la mondo lernos Esperanton kaj tiel praktikos ĝin en sia vivkampo.

Kiam Rafaelo kaj mi vizitis alternativan universitaton ĜI-SUN-HYEOP,
pere de konstantaj demandoj disvolviĝis lia prelego.
Li kaj mi nur respondis dum 40 minutoj.

"Pro kio, oni povus diri, ke Esperanto estas alternativa lingvo?"
"Se Esperanto estus relative facile lernebla, ĉu vere ankaŭ por azianoj?"
"Mi lernis la anglan laŭ mia deziro. En kiu senco, la angla premas nin, laŭ vi?"
"Lingvo vivas per konsumantoj. Ĉu multaj el la mondo uzas E-on?"
"Kiamaniere esperantistoj praktikas la lingvon? Ĉu nur lernas ĝin?"

Vidu, la slogano de la universitato.
        Scio apartenas al ni ĉiuj, al nia socio,
        Scio devas cirkuli ene de la socio,
        Scio ne estu posedata por unu persono,
        Tiel, ni konstruu la socion koopera, ne konkura,
        Mutuale lernu, instruu, komunikiĝu kaj faru komunuman socion.

Mi jam revas, kio okazus, se la universitato akceptus Esperanton,

Alternativa vivo, alternativa lingvo !





5/08/2016

Esperanto kun Freinet pedagogio




Freinet lernejo en Drom



La unuklasa ŝtata lernejo de la vilaĝo Drom (227 loĝantoj), ĉe Bourg en Bresse, estas aparta lernejo pro diversaj kialoj. La gelernantoj vizitas la saman klasĉambron de 6 jaraĝo ĝis 11. Kaj ĝuas la saman instruiston, kiu ĝonglas inter diversaj niveloj. Se la francaj aŭtoritatoj respektus nur la nombron de gelernantoj (13), la lernejo jam estus delonge fermita, sed ili gardas ĝin funkcianta por avantaĝi la vivon de ĉi eta vilaĝo.

Alia karaktero de la lernejo estas, ke la instruisto Sylvain praktikas Freinet-an pedagogion, kies metodoj aktivaj inspiras kaj tre similas al tiuj de LLG-oj de Koreio.
La infanoj ĝardenas, bredas bestojn, verkas artikolojn en lerneja ĵurnalo, raportas, demokratie decidas, kunvenas, helpas unu la aliajn, memserĉas respondojn al siaj demandoj, aktiviĝas en komunaj projektoj. La lernejo ricevis la premion <Eco-ecole>(ekologia lernejo) atribuitan al ĉiuj instruorganizaĵoj, kiuj engaĝas sin en respekto de la naturo.

En tuta akordo kun tiuj alternativaj instrumanieroj, logike, E-Bourg en Bresse intervenos dum 10 seancoj ĝis la fino de junio por prezenti la internacian lingvon pere de ludmanieroj.

2016.5.8  Michel Fontaine, prezidanto de E°Bourg


5/07/2016

Lerneja vivo kun fremdulo




Rafaelo en la LLG 참빛, Busan




La 19an de aprilo Rafael Mateos Gonzalez el Hispanio venis al Koreio.
Li estas oficiale invitita de KEA por altigi E°-nivelon de koreoj.
Dum unu monato kaj duono li restos en nia lernejo, Feliĉa Lernejo.
En la lernejo, li kvazaŭ kiel lernanto, vekiĝas, kuiras, manĝas, kursas,
gitaras, ludas tablotenison kaj tiel plu.
Ĉar ĉefa principo de nia lernejo estas  jena :

             "Vivo mem estas bona lernejo!"

Semajnfine mi gvidas lin al diversaj LLG-j situataj en aliaj urboj.
Laŭ mia opinio, alternativa lingvo, Esperanto tre taŭgas por alternativa edukado.
Mia delonga revo estas ensemigi Esperanton en 200 LLG-jn, Koreio.
Kiam mi kaj li vizitis la urbon Busan por stimuli la lernantojn de 참빛 & 온새미,
(dum lia restado kadre de LLG, li vizitos 7 alternativajn lernejojn)
iliaj mienoj estis plenaj je surprizo, ĝojo, intereso.
La hispana vizaĝo mem montras, ke E° estas internacia.

Infanoj renkontas mondon per iuajna maniero.
Ni ne limigu ilin ĉiamaniere lerni.
La koro de infanoj estas multe pli mola ol la nia.
Pro tio, ili sponge akiras tion, kion ili deziras el la mondo.
Eble la fremdulo, Rafaelo povus lerni pli multon de lernantoj ol ili de li,
kondiĉe ke li havas malfermitan koron.



5/04/2016

Malnova traktoro






Mardo estas plej okupata tago por mi.
Ĉar tiam mi laboras en du lernejoj por instrui Esperanton.
En nia Feliĉa Lernejo, temas pri LLG kaj ŝtata lernejo 송면 en nia vilaĝo.
Post okupata tempo, kiam mi revenis hejmen,
mi vidis, ke Dalmini ankoraŭ laboris en sia kampo.
Mi stiris la aŭton tien kaj volis distri lin iom da tempo.

Antaŭ 7 jaroj, mia familio translokiĝis de la ĉefurbo Seoul en kamparon.
Kompreneble ni ĵetis ĉiutagan laboron por liberigi urban vivon.
Feliĉe ni trovis senpagan domaĉon en kampara vilaĝo.
Ĉi-tie mia edzo fariĝis komencanta agrikulturisto anstataŭ lerta fotoĵurnalisto en Seulo.
Ankaŭ mi havas propran kampon, Esperanto.

Tie li svingas la manon por bonvenigi min.
Atendante lin, mi provis stiri la malnovan traktoron angule de la kampo.
Ve, ĝi ne volas funkcii, senmoviĝas.
Ha, iam antaŭe, kiam Michel, Jean Louis kaj Eliane vizitis min,
ni ŝajnige veturis pere de tiu traktoro.
Tiam iu el la tri francoj diris : Ĉu la antikva traktoro devenis de muzeo?
La traktoro rakontas pri tiu bela memoraĵo.

Tempo rapide pasas kiel sago fluganta, jam tri jaroj!



5/02/2016

Planti mirtelarbetojn




Kun Heri kaj Boli





Ĉiun semajnfinon lernantoj de la Feliĉa Lernejo revenas hejmen.
Tamen, ĉi-semajne, Boli kaj Heri restis en la lernejo pro kelkaj kialoj.
Do, mi havis ideon inviti ilin en la kampon de Dalmini, mia edzo.
Ĉar nuntempe li preparas sian kampon por planti ĉir. 300 mirtelarbojn.
Ambaŭ lernantoj kapjesis kun nura kondiĉo, bongusta vespermanĝo.
Kial ne?

Fakte, Heri estas la plej lerta je agrikultivado en nia lernejo.
En LLG, ĉiuj lernantoj prizorgas sian kampeton.
Tiu estas ege grava leciono.
Sekrete mi diras, ke Heri ne tiom koncentriĝas al aliaj lecionoj.
Ĉiuj personoj havas sian propran talenton.
Oni ne tro puŝu lernantojn esti lertaj pri ĉiu kampo.
Kaj instruistoj kaj gepatroj atente observu infanojn pri kio ili ĝoje laboras.

Dum kelkaj horoj du adoleskantoj fervore laboris.
Kompreneble ili multege vespermanĝis kokaĵojn kuiritajn.
Dankon, Heri kaj Boli !
Nun vi rajtos rikolti mirtelojn kaj manĝi ilin.