6/05/2016

Melodia ŝtuparo





                                          Melodia ŝtuparo en Seulo




Kvankam mi loĝas en kamparo fore de Seulo,
kelkfoje mi vizitas la ĉefurbon por LKK-kunsido, prelego, kurso k.t.p.
Hieraŭ, kiam mi atingis la seulan terminalon kaj malsupreniris per ĉea ŝtuparo,
mi aŭdis belegan melodion ĉe miaj piedoj.
Ĉu miaj piedoj muzikas?

Sur iu parto de la ŝtuparo,
mi, kiel klaŭno, ludis per miaj piedoj, meti, demeti de la ŝtuparo.
Wow, la ŝtuparo kantas laŭ la ritmo de mia paŝo !
Eĉ la ŝtupoj lumiĝas, kiam oni ŝtuparas.

Fininte malsupreniri, mi eksciis,
ke la ŝtuparo estas konstruita por fari fonduson al malsanuloj.
Sur iu tabulo aperas statistikaĵo,
kiom da personoj uzis la ŝtuparon, ne lifton elektran.
Ju pli oni ŝtuparas, des pli mono kolektiĝas.

Do, kial ĉe la ŝtupo, staras la reĝo Seĝong,
kiu kreis nian propran lingvon Hangeul 한글, en la jaro 1443?
Ĉar la ideo de Seĝong por krei nian lingvon kaj tiu de la ŝtuparo similas.
Same, homoj vaste utiligas Hangeul 한글 kiel facilan lingvon,
(En antikva epoko, koreoj prunte uzis ĉinajn ideogramojn parolante koree.
Pro la malfacileco, nur nobeloj kapablis uzi ilin kaj posedi socian altrangon.)
piedeiri ŝtuparon estos utila al nia sano, kaj ankaŭ favoras al malsanuloj.

Ni plej ofte piede ŝtuparu !





Aucun commentaire:

Enregistrer un commentaire