7/31/2016

Kio estas infanoj en Esperantujo?



IIK-anoj kantas dum la Ferma Ceremonio



UK 2016 Nitro, Slovakio, ĵus finiĝis.
Multnombre, same kiel pasintan jaron, 34 koreoj partoprenis en la 101-a UK.
Dume, mi laboris en Internacia Infana Kongreseto (IIK) kiel gvidanto.
Ĉijara IIK temis pri <Bestoj> pro tio, ke nia IIK-ejo estis en veterinara lernejo.
Mi preparis teatraĵon por diversaĝaj infanoj.
Sur la suba foto, infanoj el Koreio, Katalunio, Rumanio, Germanio, Francio,
nun preparas scenejon por teatri kaj kvastojn fari por tuj okazonta futbalmaĉo.


Preparado por teatri, IIK 2016, Nitro


22 infanoj, 5 gvidantoj kaj 5 helpantoj el 14 landoj ĉeestis en IIK Nitro.
Interese, realaj infanoj (malpli ol 12 jaroj) estis nur kvar kaj ceteraj estis preskaŭ adoleskantoj. Alia rimarko estas, ke en nia grupo neniu slovakoj ĉeestis regule.
Pro tio, kelkfoje ni devis interparoli kun la kuiristinoj per balbutantaj gestoj.

Mirinde, fine de la semajno, 14 landaj infanoj nature amikiĝis.
Eĉ mi mem ne konsciiĝis, kiu estas rumana, kiu estas pola, k.t.p.
Ni estis nur homoj, geknaboj, kiuj ĝuis la someron en Esperantujo.
Kiel grave, ke la infanoj interamikiĝu transmure de siaj nacioj !
Tiel, ene de nia koro, la radiko diskriminacia ne kreskos.






Oni diras, ke estas facile lerni fremdan lingvon en infana periodo.
Tiu fenomeno, pli grava por rompi la muron inter nacioj,
same funkcias pere de Esperanto.
Infanoj ja nature akceptas la mondon kiel grandan familion.
Tial eĉ 22nombra infana agado en Esperantujo tiom gravas por monda paco.
Ĉu vi sentas, ke infanoj estas nia espero?
Se jes, bv. doni iom pli da intereso al infanaj agadoj ol ĝis nun.





Aucun commentaire:

Enregistrer un commentaire