12/16/2016

Sur la ĵurnalo, Voix de l'Ain


Sendita ĵurnalo de Daniel, Francio

   

  Saluton, Daniel !

  Mi estas tre ĝoja ricevi vian artikolon sur la loka ĵurnalo Voix de l'Ain, Francio.
  Por mi, la sperto en la Freinet lernejo Drom estas tiom kara trezoro.
  En la klaso, ne nur instrui Esperanton al la francaj infanoj,
  sed ankaŭ prezenti pri koreaĵoj, ekz. korea infana ludo, pentrarto, kaligrafio
  estas signifoplenaj eventoj, kiuj fabrikiĝis dank'al Esperanto.

  Mi dankas ĉefe al la Esperanto-asocio, Bourg en Bresse.
  Fakte, ĝi estas ĝemela klubo kun korea LLG,
  kiun mi fondis en 2013 kun kelkaj kolegoj.
  La asocio oferis al mi vastan scenejon, por ke mi organizu ĉion eblan.
  En mia profesia sperto, labori kadre de alternativa lernejo en Koreio,
  mi povis efektive rigardi ĉiujn pejzaĝojn de la klaso de Sylvain.

  Esperanto ja donas al mi nekredeblajn donacojn tre ofte.

  Dankon, Bourg en Bresse, kiu ĉiam bonvenigas mian sperton.
  Dankon, Sylvain, kiu kuraĝas senhezite akcepti azian fremdulinon en sia klaso.
  Dankon, Daniel, kiu publikigis mian agadon kun la Dromignons.


Aucun commentaire:

Enregistrer un commentaire