2/21/2017

La sezono de kraboj



Ĉefa plado de la tagmanĝo


En Koreio, la unua lerneja semestro komenciĝas en marto.
Por LLG (Liberaj Lernejoj por Geknaboj) instruistoj,
januaro kaj februaro estas periodo de vintra ferio kun kelkfoja staĝo.
Intertempe, la instruistoj de Feliĉa Lernejo, kie mi laboras,
faris grandan promenadon al marborda urbo Young-deok.


En la marborda subĉiela bazaro de Yong-deok



Estis tri "tialoj" por la speciala evento.
La unua estis, ke ni akceptis novan instruistinon,
la dua, ke Diablo hieraŭ ekis kursi Esperanton al 6 vilaĝanoj,
kaj  plej grave la lasta, ke nuntempe estas sezono de kraboj.
Onidire, en februaro kraboj plej kreskas kaj bongustas.



De maldekstro, Diablo, Mi-seon, Nami, mi kaj Juna




















Post la abunda tagmanĝo ĉe la marborda restoracio,
ni kvinope promenadis ĉirkaŭ trankvila lago, kiu nomiĝas Ĝusanĝi.
Kvankam ni veturis per aŭto (4 horojn por iri kaj reveni).
la longa promenado donis al ni freŝan energion por la nova semestro.

Plej feliĉe, la nova instruistino ĵus esperantistiĝis!



Aucun commentaire:

Enregistrer un commentaire