11/07/2018

Rikoltado


Aŭtuno estas sezono por rikolti.
Persimonarbo faras fruktojn,
kaj faligas foliojn.



Persimonarbo ĉe mia domo
Sekigataj persimonoj










Grundo maturigas radikojn,
kaj atendas aŭtunon.


Kiujn fruktojn de la vivo aŭtune homoj rikoltas?

Dalmini kun mi rikoltas medikamentajn radikojn


Antaŭ kelkaj tagoj,
en Esperantujo aperis belaj tri fruktoj.
Kadre de <Kolegio de Instruistoj por Vivo>,
kien mi instalis E° kursaron,
tri aktivuloj ĵus ricevis atestilon pri dujara studado.


Minun, Juna, Tamara



Post festena tagmanĝo,
ili prezentis sian temon en Esperanto,
kaj oni varme gratulis unu la aliajn per etaj donacoj.


Estas aplaŭdinde, 
ke ili pacience pasigis sufiĉe longan tempon 
por posedi la Lingvon.
Indas emociiĝi,
ke nun ili kapablas sufiĉe bone paroli 
pri sia propra temo.

Karaj, flugu tra la mondo libere kaj vaste.
Nun la ŝlosilo estas en via mano.




3 commentaires:

  1. Ce commentaire a été supprimé par l'auteur.

    RépondreSupprimer
  2. Specialan dankon al Michel, Miori el Francio, kiuj gvidis konversacian kurson
    kaj al Gekarotoj, kiuj regule ĉeestis kiel helpantoj por paroligi la kursanojn
    kaj ankaŭ al multaj alilandaj esperantistoj invititaj, ekz. el Tajvano Reza,
    el Indonezio Ilia, el Meksikio Joaquin, el Hispanio Klara k.t.p...

    RépondreSupprimer