12/23/2018

Lasta kurso


Bufedo post lasta kurso en la ateliero


Por lastaj du kursoj,
la profesoro Régis montris ĉiujn modelojn, per kiuj li kursis pasintan jaron. Kelkaj el ili estis tre interesaj, tamen, mi ne povus sekvi ĉiun kurson. Ĉar mi baldaŭ revenos al Koreio. Sed, iu blua pentraĵo tiom allogis min : tiu de Picasso en lia blua periodo.






Tiel komencinte labori, kutime miaj manoj tikliĝas por rapide daŭrigi. Sed tamen, mi hezitis kelkajn tagojn. Kiel fari? Per simplaj linioj oni devus esprimi plorantan virinon. 
Kiel fari...








La filmo "Rémi sans famille" estas fama rakonto por francoj. La vivhistorio de orfo Rémi kaj lia majstro Vitalis estis emociplena. Dum la spektado, mi ne povis eviti larmojn. Tra Rémi, mi ofte renkontis min mem, ankaŭ tra Vitalis.

Jen, reveninte hejmen, senhezite miaj manoj reprenis tranĉilojn kaj farbojn.


Kiu aŭ kio ene de mi laboris por tiu pentraĵo?


 


Lumigisto en la kristnaska vilaĝo Turckheim
Lasta pentraĵo en la ateliero de Laurent
Vitralo en pilgrima vilaĝo Trois Epis


Ĉar mi ne atendite fulme finis la lastan pentraĵon, por la lasta kurso de Régis, mi rajtis ankoraŭfoje komenci novan laboron. Tre interese, li prezentis al mi novan materialon : "papier de soie". Mia koro tamburis kaj ŝajne kiel la unua kurso mi ekis pentri.

Lasta kurso, nova komenco !!







Aucun commentaire:

Enregistrer un commentaire