12/05/2019

Urĝiga decembro


Vilaĝa komuna libro(supra) kaj mia propra libro


Finfine, naskiĝis 
mia dua libro skribita en la korea.

Ĉijare,
dum 10 monatoj, 
okaze de vilaĝa projekto subvenciita 
de nia regiono Ĉung-buk 충북,
10 vilaĝaninoj laboris unu fojon posemajne.

Rezulte, koncerne min,
 du libroj publikiĝis.



freŝaj verkistinoj en nia vilaĝo


Kelkfoje,
 nia teamo de desegnado 
faris muran pentraĵon
por vilaĝa teatro, 
kie aktoris infanoj kaj gepatroj.






Decembro ja ĉiam rapidas.
Plie, ĝi urĝigas nin :
ripari la domon,
liverigi karbaĵojn,






prepari vintran gimĉion,
sekigi persimonojn 
kiel vintran dolĉaĵon,




Jam oni povas manĝi sekiĝantajn persimonojn


eĉ maŝine sekigi ĵus rikoltitajn pomojn.




Kompreneble, 
mia ŝatata laboro, 
instrui Esperanton daŭras.





Kaj......
Kiel kutime,
ĉiumatene, 
mi prenas penikon kaj etan kajeron.
Jes, desegni kaj pentri jam fariĝis kutimo.


Flaviĝantaj folioj ĉe rivero

Vepera maro

Nigra pastoro

Mia E-studento, Cedric el Francio

Surstrataj personoj
Mon Grand Mont, Michel

En nia modesta korteto,
eĉ atendante amikon en vilaĝa kafejo,
kaj rigardante preterpasantajn personojn...

ĉio en la vivo estas bela modelo por desegni.


 
 

Finita rizkampo


Coucou, amindaj katoj!
Jen, matenmanĝo.
Bonvolu ne moviĝi,
por ke mi desegnu vian vivantan korpon.









11/02/2019

Meditiga sezono



Ĉiujare en nuna tempo,


                kiam montoj flame koloriĝas,


kiam arboj lasas foliojn,


kiam ĉielo plialtiĝas,


mi ofte meditas.



: malvarmiĝo beligas kolorojn,
sojfo leĝerigas la arbojn,




kion signifas atendi printempon,
kaj kio estas malpleniĝo,

mi nature meditas pri tio.



En la eta korto de nia domo,
Dalmini senŝeligas persimonojn.



-Pro kio vi senŝeligas ilin permane?
-Ĉar maŝino ŝtelas ĝuon de tiu laboro.




Aŭtuno estas meditiga sezono.
Ĉu ankaŭ por vi?









10/15/2019

Unu paŝo tiras la sekvantan


Dankmesaĝon al Roland



Jen korea proverbo ŝatata de mi :
   - Komenci jam estas duonfarite

Antaŭ unu jaro, 
mi komencis serioze praktiki pentradon 
kaj provizore vizitadis "Peindre à Bourg" en Francio.
Tiam mi ankoraŭ ne klare vidis, 
kio okazos en sekvantaj paŝoj.



Surstrataj krokizoj

Mia menso serĉadis vojon por antaŭenirigi la revon,
kaj ankaŭ kelkaj amikoj, kiuj konas min sonĝanta.
Verŝajne tiel sekvantaj paŝoj por mi grade prepariĝis.


En spegulo videblas Clara kaj mi ^^


Jen, la hejma ateliero de Clara en Barcelono.
Ĝi profunde impresis min.
Ĝi mem rakontas al mi, 
kiom pasie ŝi ĝuas pentrarton.



Ŝia labortablo


En Bourg en Bresse, mia kara francia urbeto,
loka pentristo Roland ankaŭ havas propran atelieron, 
kie mi ĉiutage praktikis pentradon de li.



Ateliero de Roland


Li instruis al mi variajn teknikojn 
de akvalero, akriliko, oleopentrado.
Nova mondo malkovrata !!




proceso kiel komenci





Kiam mi adiaŭis lin kun kora danko,

    "Dankon, Roland, mia profesoro de pentrado!
     Jes, vi pravas, ke mi ne havas kastelon, nek jakton.
     Sed, mi havas bonan profesoron kiel vin.
     Mi neniam forgesos la tempon ĉe via ateliero.
     Kaj post kelkaj monatoj, 
mi revenos progresinte danke al vi.
     Fartu bone..."


responde, li esprimis al mi agrablajn vortojn.

   "Dankon, Ana!
    Pro ĉi tiu ĉielarko de koloroj kaj kompliceco,
    kiun vi kunportis de via fora lando al mia ateliero."






Dankegon, Roland...
Dankegon, Clara...
Dankegon, karaj esperantistoj en Bourg en Bresse,
kie preskaŭ ĉiam mia "unua paŝo" okazis 
pere de via fidela kaj ĝemela amikeco.