4/29/2019

Ĉu mi povus?




"Laurent, ĉu mi povus praktiki pentradon per oleo?"

Mia elektita modelo pentrita de Derkovits Gyula el Hungario

Pentri per oleo estis mia delonga revo.
Raoul Dufy, Sampé, kies stilojn mi tre ŝatas,
ofte uzis akvarelon.

Tamen, 
mi ĉiam deziris praktiki "Oil Painting"
kiel Claude Monet, Pablo Picasso, Paul Cézanne.
Do, mi sendis leteron al francaj profesoroj 
, kiuj laboras en la asocio "Peindre à Bourg".

Laurent kaj Régis ambaŭ pozitive respondis : 
kial ne? Venu!




Ili regalis min per malnovaj farboj kun oleo.
Vere, mi sciis neniom, kiel komenci, kiel uzi.

"Ana, vi povas fari same kiel vi faris per akrilfarbo."




Strange, mia mano jam movis penikojn sur tolo !
Strange, sen klarigo, mi sentis min pli libera !


Ĝenevo en Svislando sub pluvo,

Supre de "cathédrale Saint Pierre" en Ĝenevo




En "Les Baux de Provence" sub pluvo,
la ŝtonminejo kun projekciitaj lumbildoj.

la carrière de pierres à Les Baux de Provence



Renkonti Cézanne en "Aix-en-Provence" sub pluvo,
Realan atelieron de Cézanne sub pluvo,






Bongusta urbo, "Chapaize",
kaj persone, emocia loko, "Rimont",


La preĝejo Chapaize

tipa domo kun galerio en la regiono Macon
Ene de la preĝejo Chapaize


En ĉiuj lokoj,
mi feliĉis, miris, emociiĝis 
kaj fantazie imagis ion.
Verŝajne, ĉi ĉio nutras mian motivon pentri. 




Feliĉe, en mia vivo,
estas amikoj... revoj... amo 
kaj granda majstro de la vivo.
Mi kreskas kun tiu ĉi ĉio.


Babilada renkontiĝo por adiaŭi en kafejo "Bar à création"





4/21/2019

Kion enmeti en la vivon?


Dum tri semajnoj en Francio,
kio envenis en min kaj kio eltiriĝis nature?
Vajaĝo kelkfoje svingas min rutiniĝantan.





En la unua seanco de pentrado,
Laurent donis al mi dumetrajn tolojn.
La grandaj kaj blankaj objektoj tamburigis mian koron.
Kion kaj kiel mi pentru ?
La toloj estis tiom grandaj por mi, infano en pentrado!



preparitaj du toloj jen ĉe Laurent, jen ĉe Regis


Laurent diris ; Ana, vi faru kiel kutime en via eta kajero.
Per akrila farbo? Jes, vi kapablas!





Inter lecionoj,
plej ofte mi aerumis en diversaj urboj.
Rigardi multe, ofte, proksime, fore...
Senti ĉiujn estaĵojn...


Ŝatata urbo Macon: kuŝinta virino sub la statuo de Lamartine

La katedralo de Cluny


Dum la vojaĝo,
pentri en la ateliero,
pentri en la loĝejo,
desegni ie ajn,
tiuj estis plej unuaj aferoj.
Due, manĝi, promeni, aerumi en freŝaj pejzaĝoj.

Kaj mi atendis, ke io nature eliros de mi...



Kampara vilaĝo Polliat, kie loĝas Manu


Mia profesoro "Mont Grand" kaj miaj geamikoj
perkore subtenis min ; 
jes, mi povas fari tion, kion mi deziras.



Unu el plej ŝatata loko, Solutré


Kaj finfine ...
mi plenumis du grandajn afiŝojn por la ekspozicio 
preparita de Peindre à Bourg,
kies temo estas ĉijare <Virinoj>.







4/16/2019

Aprilo estas kruela !


La poemo <The Waste Land> verkita de T.S. Eliot
komenciĝas per la fama frazo : 
Aprilo estas kruela monato.

Tute pravas li !




Notre Dame de Paris, 
12jarcenta monumento estis ĵus atakita 
pere de granda incendio (15 aprilo).
Oni povis nenion fari, 
krom plenlarme rigardi.
Ho, miaj amikoj el Francio...
Tuta mondo ploregas.


Renversita ŝipego "Seŭel"
Koreoj vizitas la ĝustan lokon marborde "Pengmok"
Studentoj rememoras per falva rubando


La pasaĝerŝipo "Seŭel" renversiĝis 
kaj ĉir. 300 homoj, ĉefe adoleskantoj dronis (16 aprilo).
Hodiaŭ, la 5an datrevenon de la katastrofo, 
en koreio ie tie okazas rememoraj ceremonioj.
Ja ĉiuj koreoj ankoraŭ larmas.




Plie...
lastatempe, iu boparencino de mi forlasis sian vivon.
Ŝi estis tiom juna bofilino, agrabla edzino, saĝa patrino.
Ni kelkfoje babiladis pri la vivo,
en la kinejo, la kafejo, ĉe la marbordo...
Sed nun, nenie ŝi estas.


Aprilo, vi estas kruela monato !