4/16/2019

Aprilo estas kruela !


La poemo <The Waste Land> verkita de T.S. Eliot
komenciĝas per la fama frazo : 
Aprilo estas kruela monato.

Tute pravas li !




Notre Dame de Paris, 
12jarcenta monumento estis ĵus atakita 
pere de granda incendio (15 aprilo).
Oni povis nenion fari, 
krom plenlarme rigardi.
Ho, miaj amikoj el Francio...
Tuta mondo ploregas.


Renversita ŝipego "Seŭel"
Koreoj vizitas la ĝustan lokon marborde "Pengmok"
Studentoj rememoras per falva rubando


La pasaĝerŝipo "Seŭel" renversiĝis 
kaj ĉir. 300 homoj, ĉefe adoleskantoj dronis (16 aprilo).
Hodiaŭ, la 5an datrevenon de la katastrofo, 
en koreio ie tie okazas rememoraj ceremonioj.
Ja ĉiuj koreoj ankoraŭ larmas.




Plie...
lastatempe, iu boparencino de mi forlasis sian vivon.
Ŝi estis tiom juna bofilino, agrabla edzino, saĝa patrino.
Ni kelkfoje babiladis pri la vivo,
en la kinejo, la kafejo, ĉe la marbordo...
Sed nun, nenie ŝi estas.


Aprilo, vi estas kruela monato !



4 commentaires:

  1. Saluton kara. Jes,kia ŝokita akcidento... antaŭ ĉir.30jaroj ankaŭ mi vizitis la lokon Notre Dame.
    Al karaj francaj geamikoj kaj vi,mi esperas ke vi ĉiuj venkos malĝojon kaj larmojn...
    Do...ankaŭ mi eterne adiaŭis mian patron lastatempe. Plenan forton reciproke! Akemi el Japanio

    RépondreSupprimer
  2. Kara Akemi, dankon pro via kortuŝita komento !
    Jes, ni subtenu la dolorajn korojn unu kun la aliaj...
    Mi esperas, ke via patro trankvile vivas en paradizo...

    RépondreSupprimer
  3. Varman kondolecan saluton al Gekarotoj !
    Francio bezonus 3000 kverkojn por rekonstrui la cxarpentajxon de la katedralo Notre Dame de Paris !

    RépondreSupprimer
  4. Dankon pro via varma koro, karaj samideanoj Sonĝanta kaj Michel... Mi preĝu ke tiaj doloroj ne plu venos...

    RépondreSupprimer