5/17/2019

Printempo eta



Iam, kiam mi laboris en elementa arbara lernejo,
iu knabo, kvazaŭ poeto, verkis belan poemon jene.

  Printempo estas eta
  Homo eta
  Ŝoso eta
  Floro eta
  Ĉio eta
  Mia patro estu eta


Abelujoj uzitaj kiel etaj florbedoj


Laŭ lia deklaro, 
ankaŭ mia modesta ĝardeno estas eta,
kie diversaj etuloj loĝas kun printempa suno.
Ho, ili poiomete, malrapidege kreskas!



Anemonoj venintaj el Francio plej aktivas por kreski

Pomarbo floranta en la ĝardeno
Salatoj bongustaj kreskas


Ankaŭ en la kampo de Dalmini,
blankaj floretoj de mirteloj plene radias!



Floretoj de mirteloj ŝajne sonoras


Jes, vere li pravis, 
ke en printempo ĉiuj estas etaj.



Mia labortablo reinstalita por varme akcepti printempon




5/07/2019

Knabo sen hejmo, Rémi




Kutime, dum la vojaĝo, 
mi ŝatas spekti filmon en loka kinejo.
Kelkfoje eĉ ne komprenante la lingvon, 
la bildoj mem povus doni pli kernan sencon al fremduloj.

Pasintan decembron en Francio,
mi tiel konatiĝis kun la filmo <Rémi, Sans famille>.
La rakonto estis simpla, sed emocia por mi.


Franca libro kaj la japanen tradukita bildstrio




Reveninte Koreion, 
legante la libron aĉetitan en Francio,
mia instruisto kaj mi decidis traduki ĝin en Esperanton.
Estas ja interesa laboro por mi, kiu ĝuas lerni la francan !


Mia ĉiutaga studado



Dumtempe hazarde ni eksciis, 
ke Japanio longantempon antaŭe aperigis bildstrion 
per sama verkaĵo de Hector MALOT.
Mi tuj kontaktis Akemi, kiu loĝas en Iŝikawa-ken.
Ŝi respondis, ke en ŝia infanaĝo bildstrio de Remi 
aperis en TV, 30minutojn posemajne!!


Remi per TV elsendo en Japanio



  Sinsekve, ankaŭ en Koreio ekde la jaro 1979,
  la TV elsendo aperis kaj 
ĝiaj libroj diversstile ankoraŭ eldoniĝas.


Koreen tradukita libro Remi


Ĉu "Rémi" estas tutmonde fama rakonto kiel Cindrulino?
Ĉu ankaŭ al aliaj landoj Rémi travojaĝis?

Ĉiaokaze, 
interesa literaturaĵo Rémi, 
valora lingvo Esperanto!