7/12/2019

Mirteloj



Dum unu monato,
Dalmini kaj mi estis tute okupitaj pri mirteloj.
Jes ja ni posedas etan kampon de tiu frukto.
Kvankam la arbustoj estas nur kvar jaraĝaj, 
ili abunde produktis fruktojn.





Matene je la 7h, 
Dalmini unue startas al la kampo.
Mi urĝe preparas manĝskatolon kaj sekvas lin.
Ni surmetas etan korbon ĉe la talion kaj ekplukas.
Miaflanke, dum la plukado, manĝi mirtelojn
estia grandega plezuro. Ho, bongustegaj !!







Dum nia laboro,
ankaŭ "birdotimiguloj" diligente laboras.
Unu el ili, la flava, faras diversajn bruojn, 
pafilan, ambulancan, metalan ktp.
Kaj la alia, falsa aglo, ien tien flugas laŭ la vento.
Ja ankaŭ ili estas okupitaj.








Jen, estas tempo por tagmanĝi.
Kelkfoje mi mem alkunportas manĝaĵojn,
kelkfoje ni vizitas proksiman vilaĝan restoracion.
Tagmanĝo post laboro estas ĉiam bongusta!







Post kafumado, 
ni ekas duan laborseancon
; selekti mirtelojn laŭ la grandeco kaj enpakigi.
Ĉar niaj mendintoj atendas manĝi freŝajn fruktojn.
Ni portas pakaĵojn al vilaĝaj liveristoj
kaj jam sekvan tagon oni ricevos.





Ĉu vi scias, kial la mirteloj estas tiom bongustaj?
Laŭ mi, pro tio, 
ke ĉies laboro kontribuas al maturiĝo de la frukto.
Sunbrilo, pluvo, vento, freŝa aero, varmeco, 
senkemiaj fermentaĵoj faritaj de Dalmini 
kaj eĉ la laboro de la birdotimigiloj.


Dankegon al ĉiuj kunlaborantoj!
Gratulojn ankaŭ al la mirteloj, vi bone laboris!




Aucun commentaire:

Enregistrer un commentaire