12/05/2019

Urĝiga decembro


Vilaĝa komuna libro(supra) kaj mia propra libro


Finfine, naskiĝis 
mia dua libro skribita en la korea.

Ĉijare,
dum 10 monatoj, 
okaze de vilaĝa projekto subvenciita 
de nia regiono Ĉung-buk 충북,
10 vilaĝaninoj laboris unu fojon posemajne.

Rezulte, koncerne min,
 du libroj publikiĝis.



freŝaj verkistinoj en nia vilaĝo


Kelkfoje,
 nia teamo de desegnado 
faris muran pentraĵon
por vilaĝa teatro, 
kie aktoris infanoj kaj gepatroj.






Decembro ja ĉiam rapidas.
Plie, ĝi urĝigas nin :
ripari la domon,
liverigi karbaĵojn,






prepari vintran gimĉion,
sekigi persimonojn 
kiel vintran dolĉaĵon,




Jam oni povas manĝi sekiĝantajn persimonojn


eĉ maŝine sekigi ĵus rikoltitajn pomojn.




Kompreneble, 
mia ŝatata laboro, 
instrui Esperanton daŭras.





Kaj......
Kiel kutime,
ĉiumatene, 
mi prenas penikon kaj etan kajeron.
Jes, desegni kaj pentri jam fariĝis kutimo.


Flaviĝantaj folioj ĉe rivero

Vepera maro

Nigra pastoro

Mia E-studento, Cedric el Francio

Surstrataj personoj
Mon Grand Mont, Michel

En nia modesta korteto,
eĉ atendante amikon en vilaĝa kafejo,
kaj rigardante preterpasantajn personojn...

ĉio en la vivo estas bela modelo por desegni.


 
 

Finita rizkampo


Coucou, amindaj katoj!
Jen, matenmanĝo.
Bonvolu ne moviĝi,
por ke mi desegnu vian vivantan korpon.