12/31/2020

Karesi la jaron 2020 !

 

Multaj esprimas la jaron 2020

malfacila, sufera, pandemia, deprima.

Jes ja neniu imagis antaŭe,

ke tiom impotentaj ni homoj estas. 



Lasta pentraĵo SOLD <Kalimba>,
acrylique-gouache  46x55, 2020


Malgraŭ ĉio,

nun, en la lasta tago de la jaro,

mi listigas plej gravan eventon,

okazintan en ĉiu monato,

kaj trakaresas la jaron.


1 JANUARE 

   : Novjara festo kun familio en Seulo. 

2 FEBRUARE

   : Vojaĝi al Francio  

3 MARTE

   : Reveni al Koreio kun mirakla zorgo de Dio 

    (bv. referenci al suba artikolo 

     nome "Hejmen en cirkonstanco de COVID-19"

4 APRILE

   : Kvaranteno dum 2 semajnoj

    pro tio, ke mi flugis el Francio

5 MAJE

   : Viziti ekspozicion de Milda pri brodaĵoj en Seulo

6 JUNIE

   : Periodo de rikoltado de mirteloj de Dalmini


"La vivo ne temas pri atendo,
ke ŝtormo trapasu,
sed pri lerno danci sub la pluvo."


7 JULIE

   : Aperis tradukita libro <Sen Familio> en Esperanton.

8 AŬGUSTE

   : Periodo de sovaĝaj fungoj

9 SEPTEMBRE

   : Komenci ĉiumatenan marŝadon 2 horojn

10 OKTOBRE

   : Ceremonio honore al 4 atestantoj de LLG-Esperanto 

      (LLG = Liberaj Lernejoj por Geknaboj)

11 NOVEMBRE

   :  Familia vojaĝo al la insulo Jeju

12 DECEMBRE

   : Kursi per ZOOM en Vintra Kurskunveno de EPA kun Michel

     (EPA = Esperanto Populariga Asocio, JAPANIO)

    





Listigante memorindajn aferojn,

mi konstatis, 

ke ĉiaokaze rivero fluis.

Se ĝi renkontis rokojn, 

ĝi ĉirkaŭfluis.

Se ĝi renkontis klifon, 

ĝi kaskade sin ĵetis.

Ĉiaokaze, 

rivero daŭre fluas.



Nun ni ekvidas 

freŝan jaron proksimiĝantan.

Jes ja freŝan jaron, freŝan koron, 

ni kune kovu en la jaro 2021...


Feliĉoplenan novjaron !



 


12/11/2020

Kion faras kamparanoj dumvintre?

 


                                                     Enirejo de mia kampara domo



Senkonscie, 

jam vintras.

Kronviruso konstante ŝvebas 

ĉirkaŭ nia ĉiutaga vivo.

Tamen, 

naturo ne perfidas nin

kaj kiel kutime,

vintro venis ĉe nin.





Ĉi-tie en profunda kamparo

oni vivas 

kvazaŭ senrilate al la pandemio:


Fari vintran gimĉion abunde,

kolekti brullignaĵojn,

rare karbojn liverigi,

sed, ĉi-jare,

eksterordinare,

 ne kartludojn en vilaĝa domo!


Do, 

kion oni farus 

dum vintra paŭzo?



pastaĵo por baguette
                                          

Iu kultivisto, 

tre proksime de mi,

ĉiutage kuiras panon.


Lia regulo estas : 

Unu tagon, unu panon, !






Vespere,

li jam preparas pastaĵojn 

per natura fermentaĵo 

farita antaŭan tagon.




Matene, 

per tiuj materialoj,

li bakas freŝan "baguette"

kaj alterne, 

"pain de campagne".


Ulala, 

freŝan francan panon !!



Pain de campagne



Intertempe,

li provas kuiri kelkajn kukojn :

Madeleine, Tarte au pomme



Madelene kun citrona kremo
Tarte au cerries & pomme



Krome, 

por vespermanĝo :

supo el cepo (Soupe a l'oignon),

origine hungara supo, Goulaŝi




Lia nova hobio tretre plaĉas al mi.

Verdire, 

tio malsoifigas mian sopiron 

al Francio.



Dumtempe, 

iu kamparanino okupiĝas 

pri sia serioza ŝatokupo.

Ĉiumatene ellitiĝinte,

ŝi unue prenas tolon.





Nuntempe, 

ŝi cerbumas

pri abstrakta pentrado.

Pli-malpli du horojn, 

ĉiutage, prioritate,

ŝi dediĉas tempon por pentri.






Danke al la pandemio,

ŝia tagordo tre simpliĝis:

pentri, marŝi, traduki la francan, 

kursi en Esperanto 

kaj sufiĉe ripozi.





Mi kredas, ke

kiel pasigi hodiaŭ,

decidos, kia estos morgaŭ.


Kiel vi pasigas nunan vintron?








11/22/2020

Foriras aŭtuno


Post abunda produkto,
arboj preparas sin malpezigi.
Iliaj folioj buntiĝas,
velkas, 
finfine falas.







Arboj 
pli kaj pli leĝeriĝas,
por akcepti
baldaŭan vintron.







Ankaŭ ni homoj!


Post granda rikolto,
nia familio vojaĝis 
al la insulo Jeju,
plej suden de Koreio.








Unuhora flugado ebligis nin
atingi tropikan mondon.
Longtempa socia atento,
enuiĝo, eĉ sufoko,
okaze de COVID-19
momente foriris de ni.








Oni diras, 
ke Jeju estas insulo,
kie multas tri aferoj :
vento, ŝtonoj, virinoj

Jes ja, multe ventis 
en novembra Jeju.










                     



Dum nia vojaĝo,
ni ankaŭ vizitis
multe da galerioj.

Tio donis al mi
freŝan venton 
kaj dolĉan ripozon.




                                   - pentraĵo farita de Byun Si Ji



                       



Verdire,
kelkfoje meti sin 
en fremdan lokon,
aerumas la menson,
supligas ĝiajn ŝelojn,
kiuj dikiĝas en rutina vivo.






Jen, 
kiel arboj
nun,
 mi pretas akcepti 
vintron bela !









10/31/2020

Aŭtunaj fruktoj

 

Kutime oni diras, 

ke aŭtuno estas 

rikolta sezono. 



Ĉi tie, 

en profunda korea kamparo,

oni rikoltas 

diversajn fruktojn, legomojn :

piro, pomo, kvingusta frukto, 

brasiko, sovaĝa sezamo, fazeolo



                           - La 52a Korea Kongreso de Esperanto virtuala


 - 2020 Atesta Ceremonio de E-kursaro, LLG Edukad-Federacio



Persone, 

ĉi oktobro estis plena 

je propraj fruktoj :


   1/ Virtuala Korea Kongreso de Esperanto 

(9-11a, oktobre)

   2/ Atesta ceremonio de E-kursaro 

en LLG Edukad-Federacio 

(17a, oktobre)


La kongreso sensoifigis 

koreajn esperantistojn, 

kiuj delonge ne povis renkontiĝi 

pro la pandemio.


Plie, rezulte,

la kongreso rivelis, 

kiom viglas Korea Esperantio.




                                           -kongresa sako
 

Teknika kapablo,

potenca reto, 

vaste instalita en Koreio,

abundaj programoj, 

fajne organizitaj de VKK,

ironie, 

ankaŭ COVID-19, 

ebligis la virtualan kongreson.


Koreoj ja povis sperti 

novan vojon 

tra malfacila tempo.



-Membroj de E-grupo en LLG Edukad-Federacio 2020


Sekvantan sabaton, 

okazis 

atesta ceremonio de E-kursaro

en LLG Edukad-Federacio.






Ĉi-jaraj atestatoj nomiĝas 

Son, Mej, Rozeta, Eunĵin,

kiuj daŭre ĉeestis E-kursojn 

ĉir. 2 jarojn.


Minun, Juna kaj Orina

atente preparis la ceremonion.


Per Zoom, 

Michel, franca gvidanto, 

venis por gratuli ilin.

Tea kaj Régis el Francio 

ankaŭ salutis nin.






La du gravaj eventoj 

estas belegaj rikoltoj.


La mielaj fruktoj 

estas ĝuste respondoj 

al ĉi-jara laboro.





Emocia oktobro!

Fruktoplena oktobro!





9/20/2020

Aŭtuno kun COVID-19




Jam ekas aŭtuno 

en kelkaj kontinentoj.

Tamen, 

COVID-19 daŭras, 

ŝanĝante sian vizaĝon.

Strikta atento kontraŭ la viruso

enuigas homojn.





En tia longa virusa tunelo,

kion mi faru en kampara vivo, 

plie, en belega aŭtuno?





Ĉiumatene, 

mi marŝas en Nacia Montara Parko.

La ambaŭflanka vojo daŭras 

proksimume dum 10km.

Freŝa aero purigas la menson,

gajaj kruroj sanigas la korpon.







Por marŝado,

en mia malgranda sako ĉe la ŝultro

ĉiam estas eta kajero kaj krajonoj.

Sidante sur plata ŝtono, 

kelkfoje mi desegnas.





Ĵus reveninte hejmen,

mi rimarkas, 

ke mia modesta domo plenas 

je brilaj aŭtunaj sunbriloj.





La bluaj tegmentoj harmonias kun la ĉielo.

Evidente mia kampara domo 

ne havas pordon.


Unu plian paŝon antaŭen !




Anstataŭ pordo,

rozkoloraj kosmosoj, 

kiuj pene pasigis tajfunan tempon,

agrable salutas min.






Momente mi sidas sur la sojlo,

kaj alvokas belajn memoraĵojn

pri pasintaj vojaĝoj.





Mi sopiras al Francio,

sopiras revidi karajn amikojn tieajn.





Mia menso flugas

ankaŭ al Korsiko,

plej memorinda insulo,






kaj nepre al Kartvelio.

Jes, tieaj bazaroj 

ĉiam estis allogaj por mi,

kie troviĝas vivantaj varoj 

ĉe humilaj vendistoj.






Vekiĝu, Ana !


Katidoj en la korteto

atendas vin doni nutraĵojn.





Verdire,

COVID-19 senigas multajn pordojn,

samtempe, gvidas nin al novaj pordoj.





Jes ja,

Post iom da tempo,

oni pli klare vidos,

kion ŝtelis la viruso

kaj 

kion ĝi valorigis

por ni ĉiuj estuloj.


Laŭ mi,

tio dependas 

ne de la viruso mem,

sed ĉefe, de ni homoj.