5/24/2020

Sekreto de la vivo



Jam pli ol 10 jaroj de mia vivo pasis  
en profunda kamparo.
Kompare kun la vivo en Seulo, mia hejmurbo,
ĉi tiea vivo por mi pli kaj pli simpliĝas.

Iun tagon, amiko demandis min,
 : finfine, kio estas celo de via vivo?
Senhezite mi respondis
 : feliĉa vivo! 

Do, kiel ?
Ĉi tiel !



     




Loĝi en modesta domo, kvazaŭ kabano,
kun simpla ĝardeneto, estas feliĉo.

Plie, vivi ĉirkaŭite de plenplena naturo,
eĉ antaŭ pinarbara monteto,
en aprilo kun multe da ĉerizfloroj.







Verdire,
mi ne estas riĉa.
Mi ne havas grandan domon, 
kvankam aparte mi ŝatas antikvan belan domon,
sed mi ĵetu la deziron.



        


Tamen,
mi povas iom aranĝi
la internon de mia kabano
laŭ miaj bezono kaj gusto,

sed ĉiaokaze,
la aranĝita kanabo estu tiom modesta, 
kiom mi ne ploros, se ĝi malaperus.








Kvankam aŭ eble ĉar,
mi fizike loĝas en kamparo,
kelkfoje mia menso liberas por flugi al aliaj landoj,
kien mi vojaĝis kun studentoj kaj instruistoj.







En mia vilaĝo, 
je ĉiuj datoj, kiuj finiĝas per 3 kaj 8,
funkcias subĉiela bazaro.

Mi tre ŝatas viziti ĝin,
ĉefe, 
manĝi bagatelaĵojn ĉe la budoj de vendistoj, 
babilante kun ili.







En sunbrila mateno,
mi marŝas en Nacia Parko ĉe la vilaĝo.
Pli-malpli 1 horon mi rapide marŝas.

Naturo ja donas al mi artistan impreson.





                 



     



Nun mi klare scias unu el la sekretoj de la vivo
: neniam eblas havi ambaŭ vojojn,
ĉu modeste vivi kun libero,
ĉu lukse vivi sen libero.








Ankoraŭ hodiaŭ 
Dalmini diligente laboras en sia kampo,
ne tro longtempe, nek maltro,
por modeste vivi,
por gardi liberecon.

Kaj ankoraŭ hodiaŭ
niaj mirteloj belege kreskas.



       





5/10/2020

Korea brodado



Antaŭ kelkaj tagoj,
Dalmini kaj mi vizitis Seulon.



Insadong en Seulo



Malgraŭ COVID-19 periodo,
pro tio, en Koreio ĝia situacio stabile boniĝas,
pro tio, ke krom infektitoj aŭ similaj,
ĉi tie ne okazas perforta kvaranteno,
ni decidis ĉeesti la ekspozicion de korea brodado,
en kiu mia amikino, nomata Milda, partoprenis.



Komuna verko de la brodistinoj

Green bristlegrass en la angla lingvo: Milda brodis



Antaŭe, ŝi lernis Esperanton de mi kaj Michel
kaj ŝi deziris komunikiĝi kun brodistoj en la mondo per ĝi.

Jen, ŝiaj verkoj de brodado.
Oni nomas tiun arton : Sovaĝfloro-brodado




Koreaj kapkusenoj broditaj de Milda


Kvankam mi ne multe konas pri tiu arto, nek lertas,
laŭ mi, la artaĵoj aspektis tre fajnaj,
nuance koloritaj kaj modestaj.
Precipe, la artaĵoj de Milda ne uzis buntajn kolorojn,
kvazaŭ monotona, sed tre variaj nuancoj, kiel naturaĵo.




Materialoj en ŝia hejmo



Longan tempon mi ne vizitis Seulon, mia hejmurbo.
Tamen, danke al Milda, 
mi kaj Dalmini havis agrablan ekskurson.
Revenante hejmen, 
tra la fenestro de nia trajno 
montriĝis sunsubiro.








Ĉielo serenadis, 
ankaŭ flugantaj birdoj.

Estis bela tago !!