9/20/2020

Aŭtuno kun COVID-19




Jam ekas aŭtuno 

en kelkaj kontinentoj.

Tamen, 

COVID-19 daŭras, 

ŝanĝante sian vizaĝon.

Strikta atento kontraŭ la viruso

enuigas homojn.





En tia longa virusa tunelo,

kion mi faru en kampara vivo, 

plie, en belega aŭtuno?





Ĉiumatene, 

mi marŝas en Nacia Montara Parko.

La ambaŭflanka vojo daŭras 

proksimume dum 10km.

Freŝa aero purigas la menson,

gajaj kruroj sanigas la korpon.







Por marŝado,

en mia malgranda sako ĉe la ŝultro

ĉiam estas eta kajero kaj krajonoj.

Sidante sur plata ŝtono, 

kelkfoje mi desegnas.





Ĵus reveninte hejmen,

mi rimarkas, 

ke mia modesta domo plenas 

je brilaj aŭtunaj sunbriloj.





La bluaj tegmentoj harmonias kun la ĉielo.

Evidente mia kampara domo 

ne havas pordon.


Unu plian paŝon antaŭen !




Anstataŭ pordo,

rozkoloraj kosmosoj, 

kiuj pene pasigis tajfunan tempon,

agrable salutas min.






Momente mi sidas sur la sojlo,

kaj alvokas belajn memoraĵojn

pri pasintaj vojaĝoj.





Mi sopiras al Francio,

sopiras revidi karajn amikojn tieajn.





Mia menso flugas

ankaŭ al Korsiko,

plej memorinda insulo,






kaj nepre al Kartvelio.

Jes, tieaj bazaroj 

ĉiam estis allogaj por mi,

kie troviĝas vivantaj varoj 

ĉe humilaj vendistoj.






Vekiĝu, Ana !


Katidoj en la korteto

atendas vin doni nutraĵojn.





Verdire,

COVID-19 senigas multajn pordojn,

samtempe, gvidas nin al novaj pordoj.





Jes ja,

Post iom da tempo,

oni pli klare vidos,

kion ŝtelis la viruso

kaj 

kion ĝi valorigis

por ni ĉiuj estuloj.


Laŭ mi,

tio dependas 

ne de la viruso mem,

sed ĉefe, de ni homoj.




2 commentaires:

  1. Via ege interesa artikolo rivelas vian simplan kaj cxiam felicxan animon. Viaj francaj geamikoj atendas vin...

    RépondreSupprimer
  2. Jes, viruso proponas al ni vivsxangxon.
    Sed, estuloj ofte timas sxangxon, gxi estas konata.
    Ni atendas vin senpacience.
    Tutkore.
    Miori

    RépondreSupprimer