6/19/2018

Mirinda fortreso, Ŝatili


Hinkali, kartvela tipa manĝaĵo


Kaŭkazo estas montara sistemo inter la Nigra kaj Kaspia maroj,
kiuj dividas kaŭkazian regionon en du partoj : norda kaj suda.
La nomo "Kaŭkazo" devenis de greka vorto "Kaŭkasos".
Supozeble, mem la greka termino originas de la malnovirana "kapkah",
kio signifas "granda monto", aŭ de hetita "kazkaz" ' nomo de tribo,
kiu loĝis en suda bordo de la Nigra Maro.




Se iu demandus al mi, al kiu loko de Kartvelio mi nepre revojaĝos,
senhezite mi respondus eĉ kriante : Ŝatili !!

Iun tagon, frumatene,
la ĉefa gvidanto Mindia, kiu originas el Ŝatili, diris al ni en la aŭto.
"Ekde nun, vi iros al fantazia vilaĝo, proksime de Kaŭkazo,
kie oni ne bezonas monon, poŝtelefonon. Ĉar nenie estas vendejo."
La aŭto veturis de Tbilisi pli ol 7 horojn,
kaj poste la belega montaro Kaŭkazo preskaŭ tuŝeblis de niaj manoj.



Kun la gvidanto Mindia, centre plej alta viro


Tute verdaj herbejoj kaj sovaĝaj floretoj ĉe la neĝmontaro!!
Dum la paŭzo, ni saltis tie kiel infanoj aŭ eble kiel la ŝafaro de la montaro,
kiu amase svarmis, saltis, kuris ignorante nian veturadon.

Atinginte Ŝatili, 2700 metrojn surper la marnivelo,
ni vidis, ke kelkaj vilaĝaninoj de nia loĝejo preparantis vespermanĝon por ni.
Dumtempe, ni promenis en la vilaĝeto, kiu ĉirkaŭitas de enorma ĝardeno Kaŭkazo.
Kvankam estis tre interesa, la fama vilaĝa fortreso, kiu aspektas kiel tiu de 12a jarcento,
tamen, la vilaĝa modesta lernejo pli forte tiris mian atenton.
Nur 12 infanojn kun 4 instruistoj ĝi havas !!!





Nura bedaŭro estis por mi resti tie nur 2 tagojn, ne 1 semajnon.
Neniu luksa vendejo, neniu bazaro, neniu tutmonde fama monumento estas,
sed plenplenaj naturaĵoj, modesta etoso kun vivenergio sufiĉas kiel paradizo.



Dalmini instalas artefaritan aglon flugantan por sia kampo


Ĉi-matene frue, mi vizitis nian kampeton da mirteloj kun Dalmini.
Dum mia sopiro al Kartvelio pli profundiĝas,
ja niaj mirteloj pli maturiĝas !!
Baldaŭ ni ekrikoltos !!





6/16/2018

Reveno de la sonĝo en Kartvelio



Ĵus reveninte de la vojaĝo en Kartvelio kun amikaj esperantistoj,
mi ŝajne ankoraŭ ne eliris el la sonĝo de la vojaĝo.
Tamen, oni diras, ke okazas vojaĝo por reveni.
Alivorte, vera vojaĝo esence brilas, kiam oni revenas hejmen.
Feliĉe, la arbustoj de mirteloj en nia kampo svingas min :
     Vekiĝu !! Eliru el la sonĝo !!
La mirteloj ekmaturiĝas !!





Kutime, fine de iu ajna vojaĝo,
mi ĉiam instalas kelkajn tagojn por ĝui solan tempon.
Ankaŭ ĉi-foje, post ĉies reveno, mi pasigis unu plian tagon trankvile.
Jen, kelkaj aspektoj, kiujn mi retrovis dum la lasta tago.
Tamen, kiel infanoj poiomete manĝas bongustan ĉokoladon,
iom da tempo poste, mi revizios ĉiujn paŝojn,
kiujn mi faris kun miaj francaj kaj koreaj geamikoj.


Lernolibro por kartvelaj infanoj dum rusa imperio


Dimanĉa Tbiliso



Ĉiutaga bazaro sur iu ponto


Sovietuniaj aĵoj en la bazaro

Duamanaj aĵoj kaj riparanta virino por malnova tapiŝo

Manlaboritaj ŝuoj el felto




















Ŝatili, eta vilaĝo, tute proksime de la montaro Kaŭkazo...

Batumi kun nigra maro kaj mirinda marborda botanika ĝardeno...

Mistera kaverno, Prometeo...

Troglodita monahejo David Gareĝi...

Persone, plej ŝatata vilaĝo, Sirnari kaj Mcĥeta...




Ho, Kartvelio, atendu,
mi baldaŭ revenos !









5/15/2018

Vojaĝo al Kartvelio



En la jaro 2016 somere, kadre de Korea LLG-institucio,
nomata <Instruista Kolegio por vivo>,
okazis tutlanda staĝo por alternativaj lernejaj instruistoj.
Tiam, mi prelegis pri Esperanto & alternativa edukado.
Kelkaj gravuloj de la institucio tre interesiĝis pri tiu temo.
Poste, ili proponis al mi instali kursaron enen de la organo.



Distanca kurso per skajpo


2 jarojn poste,
nuna rezulto estas havi ĉir. 20 kursanojn en 4nivelaj kursoj.
Kun 7 el ili, mi baldaŭ vojaĝos al Kartvelio kiel E°vojaĝo,
kiun Tea kaj Regis el Francio organizas.


Vojaĝplano en Kartvelio (Georgio)


Por mi, la vojaĝo signifas oficiale,
unu paŝon aldoni kiel ĝemelan agadon kun Bourg en Bresse klubo.
Ĉar Michel kaj Miori rolas kiel fremdaj gvidantoj por konversacia klaso.
Mi intencas ĉiam ligi LLG-on (Liberaj Lernejoj por Geknaboj) kun la loka klubo.



Alfabeto de Kartvelio
 Ŝota Rustaveli, amata verkisto de la popolo


Ni, korea grupo antaŭpreparis la vojaĝon por efike malkovri Kartvelion :

        - Rigardi filmojn <Tangerinses, 2013> <5 Days of War, 2011>
        - Legi la epopeon verkitan de Ŝota Rustaveli <Kavaliro surmetinte tigran ledon>
        - Eklerni de Tea la alfabeton de Kartvelio

Mi esperas, ke dum tiu vojaĝo per Esperanto, oni sentos sin en amikecplena mondo.
Ni klare rimarku, ke Esperanto estas bela ilo por konstrui pacan mondon.







         

5/07/2018

Pentra ludo


Nuntempe, mia menso okupiĝas pri nova ludo : pentrado.
Fakte, la interesa ludo okupas ne nur la menson, sed ankaŭ ĉefe, miajn manojn.
Dum la ludo, tempo fulme pasas, mi eĉ volus, ke ĉiu horloĝo paneu.







Kelkfoje, mi skizas konatajn personojn per kolora kreto.
Vere, miaj manoj ŝatus libere flugi sur la blanka papero.
Per krajono kaj peniko, mi ŝatus esprimi ĉion, kion mi volas.
SED! Nun mi estas tute komencanto pri pentrado.
Do, poste, kiam mi akiros plian teknikon,
mi povus plivaste naĝi en la maro de la pentrarto.




Hieraŭ, en la ateliero, mi desegnis sur koreaj ŝuoj elplastaj.
En antaŭa epoko, tiajn modestajn ŝuojn surmetis kamparaj virinoj.
Tamen, nuntempe, laŭmode, junulinoj surmetas ilin desegnitajn.
Do, mi aŭdace pentris sur la ŝuoj por donaci al mia fratino,
kiu tre ŝatas plastajn ŝuojn.





Kara mia fratino, ĉu la ŝuoj plaĉas al vi?



4/27/2018

Unu printempo de ambaŭ Koreioj



La 27a de aprilo, 09:30, estis emociplena tago por ambaŭ Koreioj.
11 jaroj pasis. Finfine la du prezidentoj renkontiĝis.
La invitinto, prezidento de suda Koreio varme akceptis la nordan.
Inter ili starantaj, estas muro elcementa, nur 10cm-ojn alta,
sed tiom fortika kaj malfacile rompebla en la koroj de koreoj.






La suda prezidento invitis lin transsalti ĝin
kaj ŝerce demandas :
"Kiam eblos transiri la muron senprobleme?"
La norda prezidento tuj respondas : "Nun!"
Ili tiel jen suden kaj norden alterne kaj manenmane
transsaltis la muron.








Ili kune marŝis sur la vojo, kie viciĝante staris trandicia soldataro.
Tio signifas, ke oni akceptis la nordan prezidenton kiel tiun de ordinara lando.
La pejzaĝo kun tradicia solena muziko tre plaĉis al mi persone.









Ili kune plantis pinarbon deklarante : "Pacon kaj prosperon ni plantas."
Por ni koreoj, pinarbo signifas "ĉiam sama" "solida".
Ni ĉiuj bondeziras solidan pacon por ambaŭ Koreioj.







Unu tago rapide pasis.
Mallonga tempo por du Koreoj, sed longa paŝo okazis.
Subite la norda prezidento rigardis du horloĝojn sur la muro
de la Paca Domo ĉe landlimo DMZ (Demilitarized Zono).
Ene de sama teritorio 'komike' ambaŭ Koreioj havas 30minutan hordiferencon.
Li firme diris, ke norda Koreio returnigos la horon al tiu de suda Koreio.
Tiel ni paŝon post paŝo unuiĝos.

En tiu tago, ĉiuj koreoj larme rigardis televidon.
Refoje spektinte, ni ankoraŭ volas rigardi la eventon.
Mi certas, ke KIM Ĝeong Eun, nordkorea prezidento aŭdis,
ke ni multaj esperantistoj ĵetis pacan krion dum la Seula UK.
Kaj li finfine respondis.

Vivu, pacaj Koreioj !!


** Bv. spekti la lastan pejzaĝon de la tago
https://www.youtube.com/watch?v=Gh12t1n6DZM&t=16s







4/12/2018

Senlima florvojo





Estas surprize!
En mia kampara vilaĝo
Ekmontriĝis senlima florvojo!
Kiam la arboj laboris?
Ĉu ĉiuj samritme ekfloris?
La floroj brilas kiel la suno.
Eĉ la ombroj sub la floraro scintilas.
Ho, senlimas la florvojo!







4/09/2018

Ekas printempa kultivado


Printempas plene.
Kiam oni vivas en granda urbo ĉirkaŭita de ĉielpintaj domegoj,
en nuna sezono, oni serĉus vizitindajn lokojn
por ĝui ĉerizfloran vilaĝon, azaleplenan straton ktp.

Tamen, tie ĉi, profunda kamparo ĉirkaŭ montaro,
kie matene kaj vespere, ankoraŭ la aero tro freŝas,
agrikultivistoj aktive komencas printempan laboron.






Ankaŭ mia edzo, Dalmini ekplukis sian trian kampeton,
kiun li prunteluis ĉijare por kultivi medicinajn radikojn.
Poste li faris sulkojn kaj kovris ilin per nigra plastaĵo.
Hieraŭ tri maljunaj vilaĝaninoj, tre lertaj en kampara laboro,
estis dungitaj por semadi tutan tagon en milojn da truoj.
Mi preparis kelkajn manĝetojn por ilia paŭztempo,
verdaj vinberoj, tomatoj, cup-nudeloj, kukoj, varma tizano.





Por kultivistoj la eka laboro de la jaro enhavas plenan esperon.
Laborante, oni preĝas al ĉielo, suno, tero, pluvo kaj al tuta naturo,
por ke ankoraŭ ĉijare ili benu onin por riĉa rikolto.
Tiel homoj, kiuj vivas ĉe naturo, respektemas la mondon.

9 jaroj pasis de nia granda translokiĝo el Seulo ĉi tien,
kaj verŝajne, nia familio estus eterna komencanto pri kultivado.
Tamen, trankvila vivo ĉe naturo plibonigas nin.
Serena menso, plena libereco per surtera laboro
estas jam riĉaj rikoltaĵoj de kampara vivo.