4/30/2022

Etikedo por makgolio

Fine de la marto 2022, iu loka fabrikisto por makgolio, korea tradicia alkoholajho el rizo, vizitis mian atelieron. Li serchadis pentrajhon, kun kiu la boteloj por nove aperonta trinkajho bele akordighos. Fakte, nuntempe estas modo, ke junaj fabrikistoj renovigas tradician alkoholajhon kun modernaj desegnajhoj. Do, el kelkaj verkoj faritaj de kelkaj artistoj, rezulte mia verko estas elektita por somera alkoholajho, nome . Tiu chi alkoholajho favore al virinoj rozkoloras pro aldonita frukto "omiza" en la korea lingvo. Krome, jhus komencis vendighi en Koreio, precize, en lokaj BIO-vendejoj, restoracioj en diversaj urboj inkluzive Seulo. Fresha novajho !
Okazinta expozicio pasintan februaron en urbo Ulsan kun tiu pentrajho
Jam aperas reagoj pri la alkoholajho en sociaj medioj

Mr. Bernard pêche à Bouvent

80*80cm / mixedmedia / canvas / Mr. Bernard pêche à Bouvent 2022 /
En la lago Bouvent, Bourg en Bresse, Francio, sinjoro Bernard ofte iras por fishi. Li havas fortan ambicion kapti grandan fishon. Pro tio, li neniam enuas atendi longan tempon ech senmove starante. Chu hodiaux sinjoro Bernard finfine sukcesus fishikapti dikan fishon ? Mi esperas, ke lia revo certe realighos.

4/21/2022

Knabino portas kokinon

80*80cm / mixedmedia / canvas / Knabino portas kokinon 2022 /
Venontan septembron en Bourg en Bresse, Francio, okazos mia ekspozicio. Sur la pentrajho jhus farita en Francio, la alta koko che sia kokino kikerikas pro ghojo.

4/05/2022

Junaj vendistinoj surstrate

60*60cm / mixedmedia / canvas / Junaj vendistinoj surstrate 2022 / Ana Sonĝanta ---------- En mia kampara vilaĝo, krom vilaĝa bazaro, okazas speciala bazaro de lokaj kultivistoj, unu fojon ĉiu-monate. Stariĝas tre variaj budoj sub blankaj tendoj en la placo de BIO vendejo. La kultivistoj estas relative junaj, kiuj vendas plantojn, legomŝosojn, surloke kuirantajn manĝaĵojn, hejmfaritaj varoj kaj tiel plu. Ili energias kaj aktivas cele al kampara komunumeco kaj revivigo de kampara vivo. Mian deziro por pentri estas ofte ekscitita de tiea etoso, Jen, lasta verko ĵus finita, kiu tre baldaŭ flugos al Francio kun aliaj 10 pentraĵoj.