1/30/2024

Vintra vivo en kamparo

Antaŭ 14 jaroj, kiam nia familio translokiĝis en profundan kamparon, ni jam sciis, kiom nia vivo estos modesta, simpla. Dalmini, kies delonga revo estis fariĝi agrikultivisto, nuntempe ferias, ĉar vintras. Ĉi tie en montara vilaĝeto tutan vintron oni ferias, ripozas laŭ diversaj manieroj: en vilaĝa komuna salono, maljunuloj kuniĝas de la mateno, ludas kartojn, kune kuiras, kune manĝas, eĉ interdisputas. Ĉiu vilaĝo ricevas subvencion de urbodomo por la funkciado de vilaĝa komuna salono, ekz. pro hejtado, mebloj, necesaj elspezoj. Kelkaj, relative junaj vilaĝanoj vojaĝas por ripozigi sin. Ĉi-jare Dalmini kaj mi flugis al la insulo Jeju.
Fakte, nia vojaĝo en Jeju estis preskaŭ sen plano. Ĉar ekde kiam Leo, nia filo estis infaneto, viziti Jeju okazis tre ofte. Ni nur deziris aerumi en fremda loko, kie troviĝas maro, varmeta vetero, lokaj personoj, freŝaj eventoj. Plie, por atingi Jeju per aviadilo, necesas nur unu horo.
Ie ajn en Jeju troviĝas maro. Promenadante ĉe la maro, ni babiladis pri niaj familianoj, revoj, sanoj, amikoj kaj tiel plu. Kromnomo de Jeju estas "insulo kun tri multaĵoj" : virinoj, vento, ŝtonoj. La duan tagon vere multe ventis ĉe la maro, vesperaj nuboj minacis, la ondoj kvazaŭ koleriĝis.
Miaflanke, dezirata vizito estis nur muzeoj aŭ galerioj. Do iun posttagmezon ni vizitis la muzeon Waljong.
Vintra Jeju estas fama je belegaj kamelioj. Tamen, en miaj okuloj, estis ankaŭ belaj la rondaj brasikoj kultivataj ĉe nia loĝejo. Jes ja ĉiuj estaĵoj iel tiel belas kiel floroj, eĉ ni homoj !
14 jarojn pasiginte en kampara vivo kiel urbodevena paro, se iu demandus, ĉu nia decido translokiĝi en kamparon estis prava, senhezite mi povas respondi : tute jes!
Ĉar nun mi klare vidas, kio estas trezoro de la vivo. La kampara vivo konkrete instruis min trovi tion.

1/24/2024

Knabino, kiu ekvojas al la mondo

30*30cm sur ligna panelo / knabino, kiu ekvojas al la mondo 2024 / Ana Sonĝanta
En vintro, plie pro neĝo en la vilaĝo, ne eblas uzi mian atelieron, kiu situas centre de nia kampo de mirteloj kaj ĉe la montara rivereto. Ĉar origine ĝi estas konstruita kiel simpla kabano por aranĝi mirtelojn dum rikolta periodo. Vintre sen hejtado, miaj farboj glaciiĝas tie, do, nuntempe mi laboras hejme. Tio donas al mi jen avantaĝon, jen malavantaĝon. Hejme estas malmulte da materialoj, malvasta tablo, sed tamen eblas ĉiam ajn labori, eĉ frumatene. Strange plia deziro naskiĝas en modesta kondiĉo, mi sentas min kapabla pentri ie ajn kaj kun iuajna kondiĉo kaj tiel plu. Sur tiu pentraĵo la knabineto, kiu ekvojas al la mondo, havas nenion en sia mano por vojaĝi. Ie pluvas, tie sunas. Tamen ŝi kun plena scivolemo ekvojas. La birdoj parolas kun ŝi. Ankaŭ la floroj. Kio pli bezonatas por ŝi?

1/14/2024

Paco ene de mi

46*53cm(10F) Paco ene de mi 내 안의 평화 2023/ Ana Sonĝanta

Lumigita kolono

30*40cm sur canvaso kaj 40*80cm sur ŝtofo / Ana Sonĝanta 2023/
30*80cm kolonlumigis Valeri Carette el Francio 2023