4/27/2018

Unu printempo de ambaŭ Koreioj



La 27a de aprilo, 09:30, estis emociplena tago por ambaŭ Koreioj.
11 jaroj pasis. Finfine la du prezidentoj renkontiĝis.
La invitinto, prezidento de suda Koreio varme akceptis la nordan.
Inter ili starantaj, estas muro elcementa, nur 10cm-ojn alta,
sed tiom fortika kaj malfacile rompebla en la koroj de koreoj.






La suda prezidento invitis lin transsalti ĝin
kaj ŝerce demandas :
"Kiam eblos transiri la muron senprobleme?"
La norda prezidento tuj respondas : "Nun!"
Ili tiel jen suden kaj norden alterne kaj manenmane
transsaltis la muron.








Ili kune marŝis sur la vojo, kie viciĝante staris trandicia soldataro.
Tio signifas, ke oni akceptis la nordan prezidenton kiel tiun de ordinara lando.
La pejzaĝo kun tradicia solena muziko tre plaĉis al mi persone.









Ili kune plantis pinarbon deklarante : "Pacon kaj prosperon ni plantas."
Por ni koreoj, pinarbo signifas "ĉiam sama" "solida".
Ni ĉiuj bondeziras solidan pacon por ambaŭ Koreioj.







Unu tago rapide pasis.
Mallonga tempo por du Koreoj, sed longa paŝo okazis.
Subite la norda prezidento rigardis du horloĝojn sur la muro
de la Paca Domo ĉe landlimo DMZ (Demilitarized Zono).
Ene de sama teritorio 'komike' ambaŭ Koreioj havas 30minutan hordiferencon.
Li firme diris, ke norda Koreio returnigos la horon al tiu de suda Koreio.
Tiel ni paŝon post paŝo unuiĝos.

En tiu tago, ĉiuj koreoj larme rigardis televidon.
Refoje spektinte, ni ankoraŭ volas rigardi la eventon.
Mi certas, ke KIM Ĝeong Eun, nordkorea prezidento aŭdis,
ke ni multaj esperantistoj ĵetis pacan krion dum la Seula UK.
Kaj li finfine respondis.

Vivu, pacaj Koreioj !!


** Bv. spekti la lastan pejzaĝon de la tago
https://www.youtube.com/watch?v=Gh12t1n6DZM&t=16s







4/12/2018

Senlima florvojo





Estas surprize!
En mia kampara vilaĝo
Ekmontriĝis senlima florvojo!
Kiam la arboj laboris?
Ĉu ĉiuj samritme ekfloris?
La floroj brilas kiel la suno.
Eĉ la ombroj sub la floraro scintilas.
Ho, senlimas la florvojo!







4/09/2018

Ekas printempa kultivado


Printempas plene.
Kiam oni vivas en granda urbo ĉirkaŭita de ĉielpintaj domegoj,
en nuna sezono, oni serĉus vizitindajn lokojn
por ĝui ĉerizfloran vilaĝon, azaleplenan straton ktp.

Tamen, tie ĉi, profunda kamparo ĉirkaŭ montaro,
kie matene kaj vespere, ankoraŭ la aero tro freŝas,
agrikultivistoj aktive komencas printempan laboron.






Ankaŭ mia edzo, Dalmini ekplukis sian trian kampeton,
kiun li prunteluis ĉijare por kultivi medicinajn radikojn.
Poste li faris sulkojn kaj kovris ilin per nigra plastaĵo.
Hieraŭ tri maljunaj vilaĝaninoj, tre lertaj en kampara laboro,
estis dungitaj por semadi tutan tagon en milojn da truoj.
Mi preparis kelkajn manĝetojn por ilia paŭztempo,
verdaj vinberoj, tomatoj, cup-nudeloj, kukoj, varma tizano.





Por kultivistoj la eka laboro de la jaro enhavas plenan esperon.
Laborante, oni preĝas al ĉielo, suno, tero, pluvo kaj al tuta naturo,
por ke ankoraŭ ĉijare ili benu onin por riĉa rikolto.
Tiel homoj, kiuj vivas ĉe naturo, respektemas la mondon.

9 jaroj pasis de nia granda translokiĝo el Seulo ĉi tien,
kaj verŝajne, nia familio estus eterna komencanto pri kultivado.
Tamen, trankvila vivo ĉe naturo plibonigas nin.
Serena menso, plena libereco per surtera laboro
estas jam riĉaj rikoltaĵoj de kampara vivo.