![]() |
| Vilaĝa komuna libro(supra) kaj mia propra libro |
Finfine, naskiĝis
mia dua libro skribita en la korea.
Ĉijare,
dum 10 monatoj,
okaze de vilaĝa projekto subvenciita
de nia regiono Ĉung-buk 충북,
10 vilaĝaninoj laboris unu fojon posemajne.
Rezulte, koncerne min,
du libroj publikiĝis.
du libroj publikiĝis.
![]() |
| freŝaj verkistinoj en nia vilaĝo |
Kelkfoje,
nia teamo de desegnado
faris muran pentraĵon
por vilaĝa teatro,
kie aktoris infanoj kaj gepatroj.
Decembro ja ĉiam rapidas.
Plie, ĝi urĝigas nin :
ripari la domon,
liverigi karbaĵojn,
prepari vintran gimĉion,
sekigi persimonojn
kiel vintran dolĉaĵon,
![]() |
| Jam oni povas manĝi sekiĝantajn persimonojn |
eĉ maŝine sekigi ĵus rikoltitajn pomojn.
Kompreneble,
mia ŝatata laboro,
instrui Esperanton daŭras.
Kaj......
Kiel kutime,
ĉiumatene,
mi prenas penikon kaj etan kajeron.
Jes, desegni kaj pentri jam fariĝis kutimo.
![]() |
| Flaviĝantaj folioj ĉe rivero |
![]() |
| Vepera maro |
![]() |
| Nigra pastoro |
![]() |
| Mia E-studento, Cedric el Francio |
![]() |
| Surstrataj personoj |
![]() |
| Mon Grand Mont, Michel |
En nia modesta korteto,
eĉ atendante amikon en vilaĝa kafejo,
kaj rigardante preterpasantajn personojn...
ĉio en la vivo estas bela modelo por desegni.

















































