1/26/2018

Saluton, Gustave Courbet



Ornans, le pays de Gustave Courbet


Saluton, Gustave Courbet !

La vojo por veturi al via vilaĝo Ornans, ne estis facila por mi.
Subite neĝadis, ventegis, eĉ pluvis.
Kiam survoje aperis la afiŝo <Le pays de Gustave Courbet>,
mia koro ĝoje tamburis.
Plie, fulme aperinta sunbrilo bonvenigis min, nekredeble!


La unua blanka konstruaĵo estas muzeo de Courbet



La hejmvilaĝo Ornans aspektis kalma kaj beleta.
Ĉe la bordo de la rivero Loue,
troviĝis bela muzeo, kie oni ekspozicias viajn pentraĵojn.
Estas ja fakte, via domo, kie vi naskiĝis!
En ĉiuj etaĝoj de la muzeo,
specialistoj atendis min por klarigi pri viaj vivo, pentrmaniero.
Ekspozicii en sia domo estas interese.




Tamen, antaŭ viziti vin, pli urĝa deziro venis, jen plenigi stomakon!
Estas plej grava kaj baza deziro por ni ĉiuj, ĉu ne?
Simple, tamen, tiom bonguste manĝinte,
do, mi kuris al vi, S-ro Courbet.

En tiu epoko, 19a jarcento,
Vi ofte faris grandan skandalon
pro troe realisma esprimo pri popolana vivo en viaj pentraĵoj,
ignorante fokusi portreton de digna monarko aŭ regado de papo.


Galario ene de la muzeo ĉe la rivero

Skizo de lia fama pentraĵo "L'origine du monde" 
Un enterrement à Ornans
Mia ŝatata pentraĵo, "Les Cribleuses de blé"

Kvankam vi naskiĝis en riĉa kampara familio,
eble, via animo marŝis sur bohemio, liberismo, aŭtonomio kaj anarkismo.

Sincere,
viaj realismaj pentraĵoj mem ne tiom kortuŝis min, 21jarcenta persono,
sed, mia koro profunde admiras vin, kiu eliris el tiuepoka limigita medio.
Tio ja daŭre kreativas freŝan modon kaj novan mondon.

A bientôt, Courbet !





1/15/2018

Vintra vojaĝo al Japanio


Ĵoze parolas kun japana knabineto


Samkiel pasintan jaron 2017,
okaze de Transjara Kurskunveno,
ni, Feliĉaj Lernejanoj vojaĝis al Japanio.
Verŝajne, danke al Seula UK,
ĉijare tiom multnombraj motivitaj koreoj partoprenis.
EPA (Esperanto Populariga Asocio) organizis 9 diversspecajn kursojn dum 4 tagoj.


Kun nepalaj junuloj

Por nia grupo,
estis vere signifa vojaĝo pri jenaj aferoj.

1.
Ĉiuj instruistoj, Nami, Diablo, Juna,
eĉ nova instruistino, Tanja fervore praktikis Esperanton.

2.
Lernantoj, Boli, Hangyeol, Heri, Iskandal havis okazon
refoje renkonti japanajn adoleskantojn, kun kiuj ili amikiĝis en Seula IIK.
Tiom ĝojaj ili estis ! Eĉ Boli estis invitita de japana familio por vespermanĝi.


En la domo de Kjoteru


3.
Dum Interkona Vespero,
Boli kaj Hangyeol havis ŝancon prezenti eksterlande sian jarfinan taskon.
Sur granda scenejo, Hangyeol lerte sinprezentis kaj kantis komponaĵon de si mem.
Kaj Boli prezentis ĵus faritan videon en Esperanto kun kuraĝa klarigo.
Emociita kaj fiera instruisto estas mi por ili!


Prezentita video <Ora Hakilo> de Boli

Dum la prelego, mi emfazis kiel vigligi movadon por junuloj

4.
Eksterordinare,
akompanis Dalmini kaj scivoleme ĉeestis kurson gviditan de Kimura en la angla lingvo.


Mi estas ege kontenta pro tioma abunda rezulto eĉ neatendita, plie ĝoje!

Kun Akiko, edzino de Ĵoze

Krome, persone, mi estis tre ĝoja havi kontakton kun Ĵoze,
brazildevena esperantisto kaj kapabla gvidanto per indiĝenaj legendoj.
Kun lia edzino, pasintan jaron, mi havis amuzan eventeton.
Ĉijare denove renkontinte min en sia domo, ŝi kriegis!

Esperanto ja riĉigas homajn rilatojn!


12/26/2017

Jarfina festo de Feliĉa Lernejo



Prezentita panelo pri la Esperanto-kurso


*** Bv. alklaki por spekti la videon <Ora hakilo> faritan de Boli


Lastan semajnfinon de decembro,
Feliĉa Lernejo celebris jarfinon.
En tiu tempo, multaj eksaj studentoj venas por kune ĝui la momenton.
Kiel kutime, lernantoj mem organizis la feston.
La programo estis jena :
Prezenti Esperanto-kurson, interŝanĝi donacojn, spektaklo de korea tamburo,
prezenti sian tezon de diplomiĝontoj, adiaŭan leteron legi.





Por Hangyeol kaj Heri, 
nuna jaro 2017 estas lasta en Feliĉa Lernejo.
Pro tio, plej grava tasko por ili estis prepari tezon.

Hangyeol, kiu talentas pri muzikado, komponis 4 kantojn.
Temas pri familio, lernejo, memlernado, homaj rilatoj.
Unu lian kanton el la kvar, lernantoj kaj instruistoj kune kantis.
Ĉar la teksto de la kanto estis verkita de ni ĉiuj.
Laŭ la ideo de li, ni verkis kelkajn frazojn pri nia lernejo.
La frazoj iel tiel trikiĝis kaj naskiĝis lerneja kanto!




Heri, kiu kapablas pri manlaboro, trikis 10 kovrilojn de sidkuseno.
Li klarigis, ke li delonge perdis kapablon je koncentriĝo.
sed dum la trikado, li konkrete lernis, ke necesas fini por ĉio.
Se ne, nenio plenumiĝas.



Rigardi kiel kreski siaj studentoj estas grandioza plezuro por instruistoj.
Lernantoj rajtas kapti ĉiujn temojn por sia kresko, 
jen trikado, jen kuirado, jen matematiko, jen Esperanto.
Plenkreskuloj lasu ilin havi tempon por elekti sian vojon.
Ĉar oni havas ĉion ene de si mem por floriĝi.





12/02/2017

Mia vintro




Estas vintro.
Arboj preskaŭ finis faligi ĉiujn siajn foliojn.
Tiel ili preparas sin leĝeraj dum longtempa frosta vintro.

En kampara vivo,
oni preparas kelkajn specialaĵojn por pasigi vintron.
Nia kabano ankoraŭ gardas antikvan sistemon por hejti.
Pro tio, ni devas konservi tiom multe da karbobrikoj.
Jen la vendisto venis por transporti mil karbobrikojn.





Ankaŭ kolektitajn lignaĵojn ni uzas por alia ĉambro pere de Ondol-sistemo.
(t.e korea sistemo de hejtado sub la domo)
Feliĉe, nia domaĉo situas ĉe la monteto kaj Dalmini mem transportas ilin.
Ankaŭ la transportilo elligna estas tre tre antikva kaj nomiĝas Ĝi-ge 지게.

Hodiaŭ estas tago por fari grandkvantan gimĉion 김장, koreitipa fermentita manĝaĵo.
Dum Dalmini purigas saligitajn 40 brasikojn,
mi preparas necesajn ingrediencojn,
 : rafano, ajlo, poreo, senecio, zingibro, cepo, polvero el kapsiko,
 stufita likvaĵo per laminario, anĉovo, radikoj de poreo, rafano kaj sekigita polako.




Pro tio, ke la brasikoj kaj aliaj materialoj estas organike kultivitaj de ni mem,
ili estas diversformaj kaj ĉefe malgrandaj, sed tre bongustaj.




Estas lasta preparado por bele kaj varme pasigi la vintron,
ĉi-jare mi unuafoje praktikas triki koltukojn el lanfadenoj.
Trikante mi revas : Al kiu ĝi konvenus?
Dum mia murmuro, ulala !! neĝas, neĝo falas !!
Ja, estas vintro!






11/13/2017

Du epizodoj kun Donald Trump




La 7an de novembro,
Koreio oficiale akceptis la usonan prezidenton, Donald Trump.
Laŭ sia itinero de Azia turneo, li vizitis Japanion, Koreion, Ĉinion,
kaj sinsekve Vjetnamion kaj Filipinon.

Dum lia vizito en Koreio, du tagojn, multaj aferoj strategie okazis.
Inter tiuj, li tre bedaŭris, ke nebula vetero malhelpis
la helikopteron surteriĝi por viziti DMZ.
Male, du epizodoj rilate al lia vizito estas signifaj por Koreoj.

Dum la ŝtata festeno en Verda Domo,
nia prezidento, Moon, prezentis al Trump specialan avinon, 90-jaraĝan,
kiu estis persekute uzita de japanaj soldataroj dum milito.
Trump varme salutis ŝin kaj brakumis.




Due, la festena plado estis preparita tre simbole.
Jen, diversaj grajnoj sanigaj kaj koretipaj,
Ankoraŭ koretipa viandaĵo, nomata Bulgogi kuirita kun 360-jara sojosaŭco,
Fritita platfiŝaĵo, nomata limando, kiun la usona prezidento ŝatas manĝi,
ĉefe salikoko, malfacile fiŝkaptita en la insulo Dokdo,
kiu estas politike varma terpomo inter Japanio kaj Koreio,

La plado de la festeno, ne luksa, tamen signifohava, eĉ humura,
kaj la varma brakumo inter Trump kaj la 90-jara avino,
donis al koreoj emocion kun rideto.

Sincere, lastatempe, ni koreoj vee sentis malesperon
kaŭzitan de regadoj de antaŭaj prezidentoj.
Sed tamen la paŝoj de nova prezidento blovigas freŝan venton.






11/11/2017

Manieroj por akcepti vintron


















Ĉi-matene, sur reta novaĵo,
unu bela bildo tiris miajn okulojn.
Inter flavaj aŭtunaj arboj,
kelkaj trunkoj jam surmetis trikitajn vestaĵojn.

Ene de kolora aŭtuno,
flora vintro vivas.
Ĉirkaŭ bunta vintro,
printempo kunfloriĝas.


















La lernantoj de Feliĉa Lernejo balaas la korton.
Ili kolektas falintajn flavajn foliojn per rastilo.
Ili bruligas la aŭtunajn spurojn.
Ĉien flugas la aŭtuna odoro.

Oni ja preparas akcepti vintron.



11/08/2017

Leo, juna soldato
















La 25an de oktobro,
Dalmini kaj mi partoprenis en la ceremonio de novaj soldatoj.
Ili plenumis bazan trejnadon dum 6 semajnoj.
Kvankam suferigis ilin tute fremdaj ekzercoj,
ekz. poziciado kun pafilo, marŝado kun 40kg en sako ktp,
plej grandan sufokon ili sentis pro limigita libereco.


















Post la baza trejnado,
oni faris ceremonion por gratuli ilin.
Familianoj estis invititaj kaj
ili mem metis postenemblemon sur la ŝultron de sia filo.
Ie tie patrinoj flustre larmis pro emocio.
Leo honore frapis grandegan tamburon.
















Post la ceremonio,
la junaj soldatoj kun familianoj rajtis havi duontagan liberan tempon.
Ni triope tagmanĝis en la ŝatata restoracio de Leo en urbo, Hwasung.
Leo rakontis pri homaj rilatoj de la sovaĝa soldatejo.
La familia babilado mildigis niajn tri korojn,
kiuj verŝajne ĉiam intencis ne montri doloron en sia flanko.

Dankon, kara, nia fidinda filo...
Vi bone adaptiĝas en tia ĝangalo...