1/28/2016

La belulino



 Pentrita de Clara el Hispanio



Iun tagon, du pentraĵoj venis en mian mesaĝujon.
Sendis ilin mia kara amikino, Clara Baylina el Katalunio. 
Kaj ŝi aldonis mallongan mesaĝon sub siaj artaĵoj.

“Ana, mi estis ĝoja renkonti vin kaj viajn koleginojn en Barcelono. 
Mi ne povis eviti pentri la koreajn ĉarmajn vizaĝojn.”

Nenion pli ŝi skribis. 

La pentraĵoj aspektis vivantaj. Sur la unua el du, aperis iu belulino.
Ŝi iom mallevas sian kapon kvazaŭ kiel freŝa edzino. 
Ŝiaj haroj estas iom longaj kaj  laŭ mi, la ĉirkaŭa koloro roza tre taŭgas kun la belulino.

Kiu ŝi estas?
Kiu el ni, ses koreinoj vojaĝintaj en Hispnio?

Mi dissendis la mesaĝon al miaj koleginoj, kun kiuj mi vojaĝis al Hispanio. 
<Nia amikino, Clara sendis donacon por ni ĉiuj. Tiuj, kiuj aperis sur la pentraĵo plene regalu nin per bongustaĵoj. Ĉu vi estas la pentrita belulino?> 

Kelkaj tuj respondis, 
“La virino estas certe vi, Ana.”
“Per sia artista imago, ŝi pentris vin!”
“La etoso de la vizaĝo estas simila kiel la via.”
Ĉiuj, krom mi, konsentis ke la bildo mantras min. 

Iun tagon, mia amiko diris, ke la ideo de beleco devenas de ni mem. 
Ekzemple, rigardante antikvan rompitan tegolon, ni povus admiri, 
“Tiom belas!”.

Ĉu la tegolo mem estus bela? 
Ne, la rigardanto povas eltiri la belecon el la antikvaĵo.
Ĉu ĉiuj samopinias pri la beleco? 
Ne, la beleco kuŝas en la okuloj de la rigardanto, ne en la rigardata objekto.

Ĝis nun mi nenion demandas al Clara, kiu estas ŝi.
Ĉar ni ĉiuj rigardantinoj mem povus esti la belulino en la bildo.

Aucun commentaire:

Enregistrer un commentaire