7/18/2017

Mon professeur



En Esperantio, mi havas ĉefe 2 signifajn profesorojn.
Unu el ili skulptis en mia cerbo,
unuan impreson pri Esperanto kun serioza demando :

  Kio estas Esperanto, pro kio li estas tiom pasia al ĝi?

Post kelkjara paŭzo, dua profesoro aperis en mia E°vivo.
Li plejparte motivis min por havi vastan vidpunkton al la mondo.
Li instruis min, ke Esperanto ne estu surfaca, sed solida en la vivo.

Nuntempe li vizitas Koreion kaj LLG-ojn.
Mi intencas ligi lin kun korea alternativa lerneja medio.
Esperante, ke tio riĉigos ankaŭ lian vivon,
mi lasas kelkajn spurojn pri lia vizito.


1. Nia lernejo varme bonvenigis lin ĉe la aerporto ICN.
   Li tute ne aspektas laca, malgraŭ longa vojaĝo.











2. Lia ĉefa tasko estas kreskigi nivelon de Esperanto en LLG-movado.
   Jen, en LLG Feliĉa, jen en LLG Gandi, jen en LLG-universitato.






















3. Viziti Imĝingak 임진각 kaj Dorasan 도라산 stacion, proksime de Norda Koreio
   kun adoleskantoj estis emocia momento por li, eŭropano.



















4. Malkovri korean kamparan vivon, kiun mia familio praktikas,
   estus fremda sperto por li.

   En senpaga domo, tro modesta,
   sed, ironie, tute proksime de Nacia Parko kun kaskado,
   nia familio povas ĉiutage ĝui verdan vivon.

   En tia vivkondiĉo, li malkovrus kion?


 






















5. Ĉe la radiko-kampo 백출,
   li kun Dalmini kune rikoltis terpomojn kaj tuj kuiris.
   Dumtempe, ni triope enakvumis por freŝigi nin kaj fiŝkaptis kiel infanoj.
   Ne estis somera ferio, sed ordinara kampara tago, ĵaŭdo.
   Por tia vivo, nia familio forlasis Seulan vivon.
 
 






















Tempo rapide pasis kiel fluganta sago.
Postmorgaŭ li kaj mi iros al Seulo por la 46a IIK!
Mi estas ĉeforganizanto de Internacia Infana Kongreseto,
mia dua profesoro rolos kiel unu kurso-gvidanto en ĝi.

Sanon, mon professeur!
Feliĉoplenon, en via vivo!


2 commentaires: