7/25/2020

Nova libro "Sen Familio" !!


La 22an de julio ĉi-jare,
aperis nova libro <Sen Familio>, 
kiun Michel kaj mi 
Esperanten tradukis.

La romano estas origine franca, 
tamen, delonge tutmonde konata.






1. Kiel komenciĝis la projekto?

Decembre de la jaro 2018,
mi spektis la filmon 
en Bourg en Bresse, Francio.

Malgraŭ ke la historio estis 
jam konata de mi,
dum la spektado, 
mi plenemociiĝis, 
ofte miaj larmoj falis.

Tuj poste, 
Michel kaj mi decidis 
kune legi originan tekston.
Ĉar mi estas studento pri franca lingvo nuntempe.

La libro estas sufiĉe dika, 
ĉir. 400 paĝojn.
Ju pli da tempo pasis, 
des pli da deziro fortiĝis.

Kial ne publikigi tiom belan sagaon!


















2. Kiom da tempo necesis por fintraduki?

Pli-malpli unu jaron, 
ĉiutage du horojn per skajpo.


Do, mi malrapide elvoĉe legis kaj tradukis,
kaj Michel korektis kaj tajpis.

Poste, 
en Francio, 
prezenti la projekton, 
akiri subvenciojn,

en Koreio,
 labori kun dezajnisto, 
pentri la kovrilon,
desegni vinjetojn,
poluri ĉiujn tekstojn trifoje, kvarfoje...

Konklude, 
19 monatoj pasis antaŭ publikigo.











3. Kiom da libroj estas eldonitaj?

400 volumoj




4. Ĉu iu subvenciis por la libro?

La libro ricevis subvenciojn de tri asocioj :

1/ Esperanto Bourg-en-Bresse, Francio
 2/ E°grupo de LLG edukad-federacio, Koreio
 3/ Esperanto Oyonnax, Francio

Sur la kovrilo, 
honore aperas 
plejabunde subvencianta asocio:

Esperanto Bourg-en-Bresse




Kovriloj jam aperintaj en diversaj landoj





5. Kie oni povas mendi aŭ aĉeti la libron?

En Korea medio,
nuntempe, 
Korea Esperanto-Asocio (KEA)
kaj Seula Esperanto-Kulturcentro (SEK)
alvokas antaŭmendojn.

En Franca medio,
oni mesaĝu al la franca tradukisto, Michel,
aŭ kontaktu la asocion Bourg-en-Bresse,
kaj pere de Esperanto-France eblos aĉeti.



6. Kiuj projektoj prepariĝos, 
rilate al la libro <Sen Familio>?

Unue, granda Turneo, laŭ la vojo de Remi, 
organizote de Esperanto-France,
se nuna pandemio permesos.

Due, nuntempe kontaktantas 
kun la asocio Hector Malot,
verkisto de <Remi, Sans Famille>:

https://www.amis-hectormalot.fr/sans-famille/a-l-etranger










Sur la hejmpaĝo de <Les amis Hectro Malot>




Jen, la skizo de <Sen Familio>

Remi, trovita infano, ne scias sian originon.
La knabo perforte ligiĝas kun Vitalis, 
surstrata muzikisto.
Remi ploregas, ne sciinte, 
kiu sorto atendas lin.


Trampante de vilaĝo al vilaĝo
kun la muzika trupo, 
Remi kreskas.

Lia mastro Vitalis travidas lian talenton.
Suno, neĝo, pluvo, naturo kreskigas Remi.
La knabo tiel lernas, 
kio estas amo, amikeco, kuraĝo, vivo...
Eĉ la morto de la amata mastro 
instruas Remi.


Li siavice vole nevole 
fariĝas mastro de muzika trupeto.
Multaj aventuraĵoj survoje maturigas lin.

Ĉu finfine li retrovos sian familion?







3 commentaires:

  1. Kara Ana,
    Tiom da laboro kun Michel por plenumi tiun projekton, tamen estas jam granda sukceso efektivigi ĝin.
    Nun restas al vi plenumi reen la tradukon de fama korea libro esperanten!

    RépondreSupprimer
  2. Dankon prezidanto! ^^
    Estas bela ideo traduki esperanten faman korean literaturajxon.
    Mi pacience atendos, gxis kiam Michel, kiu tre kapablas je tradukado, pli lertighos pri korea lingvo.^^

    RépondreSupprimer
  3. mi jam tre kapablas pri la korea...^^

    RépondreSupprimer