12/09/2022

Sola EXPO 2022 en H2M

_ EXPO 2022 en H2M (Hotel Marron de Meillonnas), Bourg-en-Bresse, Francio _ Sep 2-8 2022 (pm2:00-7:00) _ Revoj de koloroj Subtenite de Bourg Esperanto, mia sola ekspozicio 2022 okazis en H2M Francio. Multaj amikoj helpis min permane, perkore. En la unua tago por inaŭguri, aperis tiom da plezuro : Krom ordinaraj vizitantoj kaj krom karaj membroj de Bourg Esperanto, Danielle, Andrea, Monique el Liono kaj Mirejo, Sonia, Martine el Ĝenevo. Dum la inaŭguro, la ĵurnalisto Annick Puvilland intervuis min, kaj la artikolo ekaperis dum la ekspozicio. Esperanto kaj arto, por mi internaciaj lingvoj fariĝas flugiloj. Dankon al ili, dankon al karaj amikoj !

1 commentaire: