1/12/2026

Renovigo

Estas ĉiam strange por mi esti nur unu tago inter la fino de la pasinta jaro kaj la komenco de la nova jaro. Dum la unu tago, kutime, okazas tiom da aferoj, ondiĝas tiom da emocioj. Do, ĉiujare en tiu momento, mi krias "ĉu jam estas la 4a tago de la nova jaro!", kaj mia koro grumblas, ke tute ne sufiĉas unu tago por adiaŭi kaj bonvenigi la du jarojn.
Plie, la pasinta jaro 2025 estis plenplena je emocioj en mia vivo : grandioza surprizo, terure trista, profunda meditado, senlima dankemo, eterna adiaŭo, abunda rikolto, amplena harmonio, renovigo kaj tiel plu. Tiuj emocioj inudiĝis kelkajn monatojn en mia koro, mi do tede atendadis mian koron kvietiĝi sen tro da agadoj kaj kun prudentaj okuloj.
Dumtempe, Dalmini komencis renovigi nian kamparan dometon. Ĉar nia translokiĝo al kampara regiono antaŭ 15 jaroj estis ne por plenumi komfortan vivstilon, ni do plenkore ĝuis loĝi en la modesta dometo ĉirkaŭita de plena naturo, plie, senpage luite. Nun ja estas tempo minimume renovigi ĝin, kiu fariĝis ne juna kiel la loĝantoj mem.
Por renovigi ion, oni devas atente rigardi ĉion gardatan kaj pripensi, kion forĵeti, kion ree gardi. Tiam oni povus rimarki, tiom da rubaĵoj vole nevole ni posedas. Bonŝance, kelkfoje, hazarde troviĝas neatenditaj trezoroj!
Prave, ekde la jaro 2011, danke al Mon Grand Mont (kiu forflugis ĉielen, 2025), miaj flugiloj kun Esperanto tiel rapide grandiĝis, kaj finfine en la jaro 2017, okaze de la Universala Kongreso en Seulo, ili brile floris !
Dum Dalmini fizike laboris por la domo, mi selektadis senutilajn aĵojn kaj ceteraĵojn, ĉefe, multajn librojn longtempe posedantajn. Vintro tiel proksimiĝis, kaj mi grade retrovis mian koron kvieta kaj finfine ĉiutagan vivritmon enorda : iri al mia ateliero por pentri, marŝadi en naturo. Tiel pasis miaj propraj somero kaj aŭtuno.
Naturo min karesis, mian koron konsolis kaj freŝan energion ĝi redonis al mi.
Jen, ene de nia modesta domo, renovigita kaj aranĝita spaco, por kiu necesis pli ol unu monata manlaboro!
Kompreneble, en ĉiuj anguloj de lia laboro troviĝas pli malpli da eraroj, sed tio tute ne gravas, ĉar dumtempe, Dalmini kiel mi, urbodevena persono, nature akiris multajn teknikajn spertojn, kiuj necese utilus en kampara vivo. Pri nia testuda decido, pri nia ne tre diligenta laboro, pri nia propra maniero kaj eĉ pri la modesta rezulto, mi estas ege kontenta kiel la laborinto mem.
Adiaŭi kaj bonvenigi kelkfoje okazas preskaŭ samtempe, kaj iusence, ambaŭ kunmarŝas longdaŭre. Pasintaĵoj ja neniam malaperas, same kiel novaĵoj neniam restas novaj. Pro tio, en la freŝa jaro 2026, mi lanĉas grandan dankemon al miaj ĉiuj pasintaj aferoj, kiuj nutris min, kaj ankoraŭ nutros ĉiumaniere. Bonvenon 2026 !

2 commentaires:

  1. Saluton Ana, post la renovigo, via dometo aspektas kvazaŭ kiel palaco!
    Feliĉan novjaron al vi!
    Tea kaj Reĵis

    RépondreSupprimer
    Réponses
    1. Ho, Tea kaj Regis !
      Feliĉan novjaron ankaŭ al vi ambaŭ !
      Vi havas magiajn okulvitrojn, kiu aperigas palacon pere de io ajn. ^^
      Eble, iam vi vizitos la palacon.

      Supprimer