12/06/2016

Floron anstataŭ batalon


Floroj sur la fenestro de policista buso dum manifestacio



En Koreio, grandioza manifestacio daŭras kontraŭ la nuna prezidentino.
Lastan semajnfinon, pli ol 2 milionoj da popolanoj kuniĝis ĉe la Verda Domo.
Eksterordinare policistoj permesis, ke la manifestaciantoj marŝos
ĝis 100 metrojn antaŭ la Verda Domo, kie korea prezidento laboras.

Kutime, dum ĉiuj manifestacioj, staras busoj, kiuj ĵus alportis policistojn
kaj la busoj rolas kiel bariloj, por ke la manifestaciantoj ne tro proksimiĝu.
Kelkfoje manifestaciantoj saltas sur la busojn por montri sian koleron.
Eĉ rare violentaj personoj kaj policistoj interbatalas ĉe la busoj.

Sed, oni taksas kiel festo la nunan korean manifestacion.
Ĝis noktmezo, la evento daŭras, tamen, antaŭ foriro ĉiuj purigas sian ĉirkaŭon.
Oni amasigas rubaĵojn de la manoj al la manoj.

Pasintan fojon, nova ideo aperis, ke oni metu florojn
sur la fenestrojn de la busoj de policistoj anstataŭ transsalti ilin.
Kaj tiam, kiam oni foriras, manifestaciantoj mem demetetu ilin.

      "Florojn meti estas multe pli bone ol ataki la buson."

La ĉefo de la policejo tiel respondis al iu ĵurnalisto.

Ho, povra prezidentino, rigardu, dank'al vi, nia popolo maturiĝas.


Aucun commentaire:

Enregistrer un commentaire