3/16/2017

Nova vento blovas


1.
Koreio ekas prepari novan venton.
La 10a de marto 2017 estas memorinda tago.
En nia historio, unuafoje prezidento estis akuzita laŭleĝe.
Dum du monatoj, ĉiusemajnfine, grandaj manifestacioj okazis.
Kaj finfine tion decidis 8 ĉefaj juĝistoj, apartenantaj de konstitucia juĝejo. 
Nun la prezidentino restas en sia propra domo kiel ordinara koreino
kaj baldaŭ prokuroro enketos por klarigi ŝian krimon.
Nova vento blovas en Koreio.


2. 
En nia vilaĝo ekblovas printempa vento.
De la frumateno, kultivistoj bruas por labori en sia kampo.
Ankaŭ Dalmini komencas plugi la grundon, kiu moliĝas.
Ĉe la kampo, lia modesta ŝirmejo akceptas printempan sunbrilon.
Sur la blanka tablo, videblas 
eroj da tabako por volvi, kafo, elkartona glaso.
Ĉie printempas.







3. 
Mia kampara modesta domo, 
kies posedanto preskaŭ senpage luas al ni, ĵus alivestiĝis.
Nova blua kanapo liverigita helpis la ĉambron iĝi biblioteko.
La ŝtofo, kiun Miori donacis al mi, ĉiam allogas min manĝi "croissants".
(Sur la ŝtofo, desegnitaj bildoj estas francaj koko, baquette, Tour Eiffel kaj vino)
La elkartona kamelo de Drom, staranta sur la bretaro, 
ofte elvokas la infanojn el mia koro.
Mia nova biblioteko estas plena je sopira vento.





2 commentaires:

  1. Mi dankas vin por akcepti nin en via salono, kie estas franca etoso.
    Tio tusxis min. Amike. Miori

    RépondreSupprimer
  2. Kara Miori,
    mia koro ofte flugas al via lando, Francio, kie tiom da miaj trezoroj vivas kluzive de niaj amikecoj...

    RépondreSupprimer