2/26/2017

Manifestacio en Seulo



Manifestacio de kandelportantoj



La lastan sabaton de februaro,
grandioza manifestacio okazis en Seulo, ĉefe en la placo nomata 광화문,
kiu prononciĝas Gwang-hwa-mun.
El nia vilaĝo, ĉir. 30 da junaj agrikulturantoj, kiuj iam vole kamparenvenis,
karavane veturis al la placo por partopreni.

Proksimiĝante al Seulo, policanoj kontrolis la busojn.
Pro tio, sur la ŝoseo, la trafiko estis tre densa.



Manifestacio de dekstruloj kun nacia standardo



Ĉir. la 14a horo, jam amaso da popolo kuniĝis, precipe dugrupe.
Unu grupo levis kandelojn kaj diverskolorajn flagojn,
kaj unu alia grupo portis naciajn standardojn.
Ambaŭ samcelis, ke Koreio estu bonfarta,
sed la opinioj kaj manieroj estas tute malsamaj unu kontraŭ la alia.

La kandellevantoj, multparte junaj, opinias,
ke la akuzota prezidentino devas tuj demisii kaj
akcepti enketojn de laŭleĝa speciala prokuroro.
sed la standardo-portantoj, plejparte maljunaj, tute kontraŭopinias.

Oni kalkulas, ke tiam ambaŭflanke, 2 milionoj partoprenis.
La du grandiozaj grupoj distanciĝis nur 500 metrojn unu de la alia.
En la amaso da popolo, mi ofte pripensis, kien Koreio iros.
Pro la nekredebla kulpego de la politikistoj kaj de la prezidentino,
nia popolo serioze dividiĝis kaj interbatalas.
Ankaŭ pri tiu kulpo indas akuzi ŝin, eble plej grave.




Aucun commentaire:

Enregistrer un commentaire