5/29/2017

Kiel lerni Esperanton



LLG-asocio (Asocio de tutlandaj liberaj lernejoj) organizas
kelkajn bezonatajn kursojn por siaj membroj, LLG-instruistoj.
Ankaŭ Esperanto-kurso aldoniĝis ekde la pasinta oktobro.
Nuntempe, 7 novaj instruistoj lernas Esperanton de mi kun du helpantoj.

Ĉiulunde kaj marde je la 20:00 post sia laboro,
oni venas en skajpon. Ja estas distanca kurso!
Kaj unufojon pomonate ni faras intensivan kurson vide-al-vide.

Per kartoj preparitaj, oni faras frazojn.

10-minuta prezentado pri sia ŝatata temo













La 20an de majo, ni kunvenis kun nia temo por prezenti.
Dum 1 semajno ili cerbumis pri sia prezento.
Iu elektis temon pri kudrado, sia ŝatata hobio.
Iu rakontis pri sia ŝanĝiĝinta vivo.
Iu prezentis pri siaj studentoj.

De maldekstro : Ĝeongran, Milda, mi, Jongmi, Hesim, Floreta, Jong 














Esperanto ne estas ŝtona lingvo.
Esperanto estas bona ideo
por konkrete interkomunikiĝi kun la mondanoj.

Ili nun ekzercas la paŝon al la mondo.
Ili tiel ekpraktikas Esperanton, ne nur per lernolibroj.


2 commentaires:

  1. Saluton Ana,
    Brave ! Mi esperas renkonti tiujn novajn esperantistojn en Seulo.
    Estas tre bela pasxo al la mondo.
    Amike.
    Miori

    RépondreSupprimer
  2. Miori, nia somera paŝo estis ankoraŭfoje pasia kaj varmega kun la ambaŭ klubanoj kiel en la jaro 2015, ĉu ne? ^^

    RépondreSupprimer