5/09/2017

La Roza Baloto de prezidento





Hodiaŭ estas la 19a baloto por elekti
novan prezidenton de Korea Respubliko.
Oni nomas la nunan eventon, "Roza Baloto".
Ĉar kutime okazas balotoj en decembro,
sed eksterordinare, ĉifoje en printempo, sezono de rozoj.
Kial?
Ĉar la eksa prezidentino estis akuzita laŭleĝe.

Mia filo, Leo, kiu ĵus atingis la aĝon 20,
unuafoje rajtas voĉdoni en sia vivo.
Ni triope vizitis la balotejon kaj voĉdonis por unu el 15 kandidatoj.
Sur niaj manoj, aperas la stampaĵo, kiun oni uzas por voĉdoni.

En Francio tre juna kandidato estis elektita kiel nova prezidento,
ankaŭ Estonio, Grekio havas tre junajn politikajn premierojn.
En Usono, male tre dekstra prezidento aperis.
La mondo ja zigzagas.

Koreaflanke,
Ĉifoja baloto havas gravan signifon.
Ĉiusemajna popola manifestacio kun kandeloj
faligis la prezidentinon el la trono,
kaj tio alvokis hodiaŭan baloton.
La manifestacio ja estis sensanga revolucio de ni, korea popolo.

Ĉiaokaze,
hodiaŭ estas memorebla tago por Leo,
ankaŭ grava tago por Koreio.



Aucun commentaire:

Enregistrer un commentaire