11/24/2018

Mia unua libro


Finfine, post sesmonata laboro plus kelkfoja renkontiĝo kun verkistoj de bildlibro, mia unua libro estas publikigita.






Ĝi titolas <Esperanto en kamparo 산골마을 에스페란토>.
La libro rakontas pri mia vivo en kamparo, kien mi translokiĝis el Seulo, kaj pri tieaj Esperantaj agadoj rilate al alternativa edukado.

Aparte ĝojinda afero estas, ke verŝajne, iusence, oni pli facile gustumas Esperanton per tiuj desegnaĵoj kun simpla rakonto ol per prelegoj.

Per tiu modesta libro, kunplezure mi povas danki al miaj amikoj, kiuj varme akceptis mian grupon en siaj urboj, kaj kun kiuj mi realigis diversajn projektojn.

Ene de la simplaj frazoj, multajn signifojn mi deziris knedi.

Nun, 100 ekzempleroj de la libro flugis ien ajn.
Ĉio apartenas al la legontoj !


2 commentaires:

  1. Ce commentaire a été supprimé par l'auteur.

    RépondreSupprimer
  2. Saluton! Multajn gratulojn okaze de agrabla, atendata kaj fervore preparata rezulto. Via blogo enhavas tre belajn fotojn. Dankon!

    RépondreSupprimer