Iam, kiam mi laboris en elementa arbara lernejo,
iu knabo, kvazaŭ poeto, verkis belan poemon jene.
  Printempo estas eta
  Homo eta
  Ŝoso eta
  Floro eta
  Ĉio eta
  Mia patro estu eta
![]()  | 
| Abelujoj uzitaj kiel etaj florbedoj | 
Laŭ lia deklaro, 
ankaŭ mia modesta ĝardeno estas eta,
kie diversaj etuloj loĝas kun printempa suno.
Ho, ili poiomete, malrapidege kreskas!
![]()  | 
| Anemonoj venintaj el Francio plej aktivas por kreski | 
![]()  | 
| Pomarbo floranta en la ĝardeno | 
![]()  | 
| Salatoj bongustaj kreskas | 
Ankaŭ en la kampo de Dalmini,
blankaj floretoj de mirteloj plene radias!
![]()  | 
| Floretoj de mirteloj ŝajne sonoras | 
Jes, vere li pravis, 
ke en printempo ĉiuj estas etaj.
![]()  | 
| Mia labortablo reinstalita por varme akcepti printempon | 










