5/17/2019

Printempo eta



Iam, kiam mi laboris en elementa arbara lernejo,
iu knabo, kvazaŭ poeto, verkis belan poemon jene.

  Printempo estas eta
  Homo eta
  Ŝoso eta
  Floro eta
  Ĉio eta
  Mia patro estu eta


Abelujoj uzitaj kiel etaj florbedoj


Laŭ lia deklaro, 
ankaŭ mia modesta ĝardeno estas eta,
kie diversaj etuloj loĝas kun printempa suno.
Ho, ili poiomete, malrapidege kreskas!



Anemonoj venintaj el Francio plej aktivas por kreski

Pomarbo floranta en la ĝardeno
Salatoj bongustaj kreskas


Ankaŭ en la kampo de Dalmini,
blankaj floretoj de mirteloj plene radias!



Floretoj de mirteloj ŝajne sonoras


Jes, vere li pravis, 
ke en printempo ĉiuj estas etaj.



Mia labortablo reinstalita por varme akcepti printempon




3 commentaires:

  1. Tiom da laboro ! Ĉu la fruktoj mirteloj aperos post unu monato ? Se jes, bonvolu sendi al mi 5 kilogramojn...^^

    RépondreSupprimer
  2. JESJES !! Se vi dezirus, mi sendu tiom kiom vi volos mangxi gxissate...^^

    RépondreSupprimer
  3. Dankon ! Sed pri mirteloj, mi kapablas mangxi pli ol mia stomako permesas...

    RépondreSupprimer