5/07/2019

Knabo sen hejmo, Rémi




Kutime, dum la vojaĝo, 
mi ŝatas spekti filmon en loka kinejo.
Kelkfoje eĉ ne komprenante la lingvon, 
la bildoj mem povus doni pli kernan sencon al fremduloj.

Pasintan decembron en Francio,
mi tiel konatiĝis kun la filmo <Rémi, Sans famille>.
La rakonto estis simpla, sed emocia por mi.


Franca libro kaj la japanen tradukita bildstrio




Reveninte Koreion, 
legante la libron aĉetitan en Francio,
mia instruisto kaj mi decidis traduki ĝin en Esperanton.
Estas ja interesa laboro por mi, kiu ĝuas lerni la francan !


Mia ĉiutaga studado



Dumtempe hazarde ni eksciis, 
ke Japanio longantempon antaŭe aperigis bildstrion 
per sama verkaĵo de Hector MALOT.
Mi tuj kontaktis Akemi, kiu loĝas en Iŝikawa-ken.
Ŝi respondis, ke en ŝia infanaĝo bildstrio de Remi 
aperis en TV, 30minutojn posemajne!!


Remi per TV elsendo en Japanio



  Sinsekve, ankaŭ en Koreio ekde la jaro 1979,
  la TV elsendo aperis kaj 
ĝiaj libroj diversstile ankoraŭ eldoniĝas.


Koreen tradukita libro Remi


Ĉu "Rémi" estas tutmonde fama rakonto kiel Cindrulino?
Ĉu ankaŭ al aliaj landoj Rémi travojaĝis?

Ĉiaokaze, 
interesa literaturaĵo Rémi, 
valora lingvo Esperanto!





3 commentaires:

  1. Bonan vojaĝon al vi kun Remi!!

    RépondreSupprimer
  2. Bonvenon al Vitalis, Remi, Kapi, Dolce, Zerbino...kaj al panjo Barberin !

    RépondreSupprimer
  3. Nekredeble ! Mi malkovras ke tiu libro estas konata en Azio.
    Traduki ĝin en Esperanton, estas bela projekto. Granda laboro atendas vin.
    Amike
    Miori

    RépondreSupprimer