1/19/2020

Transjaro en Japanio



Inter la fino de la jaro 2019
kaj la komenco de la nova jaro 2020,
mi restis en Japanio,
precize, en la urbeto Kameoka ĉe Kioto.


Ceremonio de Oomoto 
Oomoto-centro, kie E-staĝo okazis


Ĉiujare, en sama periodo,
okazas Transjara Kurskunveno
organizita de EPA (Esperanto Populariga Asocio),
kiu rilatas al Oomoto, japana religio.
Jes, Oomoto favoras al Esperanto.





Jen gvidantoj de Transjara Kurskunveno :
de maldekstro,
Akemi el Japanio por infana kurso.
Ago el Japanio por baza kurso.
Okuŭaki el Japanio por komencantoj.
Jose, origine Brazila por baza konversacio.
Mi el Koreio por libera konversacio.
Jano el Japanio por meznivela kurso.
Jasuo el Japanio por meza konversacio.
Kimura el Japanio por nepalaj studentoj.



miaj klasanoj



Ĉifoje, 
entute ĉir. 120 personoj ĉeestis la staĝon.
El Koreio 
22 esperantistoj,
inkluzive de tri miaj lernantoj
kaj de Dalmini kune vojaĝis.


Leteri al Thunberg en la klaso
Unu letero al Thunberg elsveda, aktivisto pri klimato


Dum ilia lernado,
mi gvidis kurson teme de libera konversacio.

Kiuj ĉeestis en mia klaso?
Huzisaŭa, Kibe, Usami, Lijazaki, Masako,
Lilio, Kazuko, Saeko, Fuĵiou, Isao el Japanio,
Emisto, Sanulo, Onia el Koreio,
Ŝao el Ĉinio.



Japana kaj korea ludoj
Japanoj kantas koree, koreoj japane


La staĝo intensive daŭris dum 4 tagoj.

Intertempe staĝantoj povis gustumi
japanan kulturon rilate al novjara festo :
  Teo-ceremonio, Oomoto-diservo


jarfina ĝuo tutnokta
ceremonio por ĵusaj plenkreskuloj (20jaraĝaj)



Estis amikecoplena Interkona Vespero.
Nepalaj studentoj belege dancis.
Japanaj infanoj aminde dancis.
Koreaj kaj japanaj esperantistoj emocie kantis.
Jen, klaku la sekundajn filmetojn !!







Post la staĝo,
mi, kun Dalmini,
vizitis turisman parkon,
situintan proksime de la staĝejo :
 Saga Arasijama




Trajnstacidomo de Arasijama

Rikiŝisto en la turismejo Saga Arasijama


Transjare pasigi tempon 
kun karaj amikoj,
plie, per Esperanto,
plie, en fremda lando,
donis al mi specialan senton,
emocie fermi malnovan jaron
kaj ĝojplene malfermi la novan.





Feliĉan novjaron 2020 !!


10 commentaires:

  1. Felicxan Novjaron ankaux al vi ! Post kelkaj tagoj, vi plie celebros novan jaron laù la luna kalendaro...Cxu dufoje ne troas ?

    RépondreSupprimer
  2. Hehe, duobla ferio, duobla ĝojo! ^^
    Mi esperas, ke venontan fojon
    ni kune estu kun niaj lernantoj en la sama etoso
    okaze de Transjara Kurskunveno en Kameoka...

    RépondreSupprimer
  3. Dankon Ana pro viaj bondeziroj el Japanio.

    Miavice, mi deziras al vi Bonan kaj Feliĉan Jaron 2020 !

    Dank’al via interesa artikolo, mi povas travivi la etoson de Transjara Kurskunveno.

    Tutkore.
    Miori

    RépondreSupprimer
  4. Longan tempon, Miori!!
    Ĉion bonan ankaŭ al vi en nova jaro. ^^
    Krome, nun vi povus spekti
    moviĝantajn du filmetojn en la artikolo.
    Ĝis baldaŭ printempe. ^&^

    RépondreSupprimer
  5. Gratulon al vi ke via kurso bele floris en Kameoka!!
    Kunlaborante, denove mi certas trovinte viajn altajn kapablojn...
    Ĉiuj oomotanaj esperantistoj fervore atendas vian viziton denovan kun Dalmini.
    Dankon pro via amikeco!
    Akemi el Japanio

    RépondreSupprimer
    Réponses
    1. Kara Karotino,
      Vi mem faras belan laboron por infanoj,
      unu el plej inda laboro por nia movado!!
      Dankon pro via sindonema laboro. ^&^

      Supprimer
  6. La komenco de nova jaro 2020,Japana Oomoto vojağo estas donita al mi kiel speciala sperto. Koran dankon denove pro ilia malfacila laboro.-Mej-

    RépondreSupprimer
    Réponses
    1. Kara Mej,
      Mi estas tiom kontenta, ke vi progresas en Esperantujo.
      Via instruisto fieras pri vi. ^&^
      Kuraĝon kaj antaŭen!!

      Supprimer
  7. Ce commentaire a été supprimé par l'auteur.

    RépondreSupprimer
  8. Ce commentaire a été supprimé par l'auteur.

    RépondreSupprimer