3/30/2020

Hejmen en cirkonstanco de COVID-19


Karaj amikoj,


Dum 6 semajnoj,
mi restis en via lando, Francio.
Kiel kutime,
la tempo estis diversflanke signifohava por mi
  : nova libro <Sen Familio>, ateliero, pentrado
Ĉio glate iris KROM la viruso !!


Okaze de la pandemio, COVID-19,
nekredeble rapidege mondo ŝanĝiĝantas.
Korona-viruso fulme disvastiĝas 
en la tuta mondo.
Multaj homoj estas terure infektitaj.
Ĉiutage tiom da homoj mortas.


Ĉie mankas maskoj, analiziloj, termometroj.
Hospitaloj tute ne sufiĉas por la pacientoj.
Pordoj fermiĝas interlande, interurbe, interhome.
Eĉ kelkaj landoj perforte senrajtigas eliri la domon.


Laŭ korea proverbo,
kiam mallumiĝas, tiam pliklariĝas.


Ni homoj, ĝis nun, kiom neglektis la planedon...
Kia vivmaniero estas taŭga ne nur por homoj,
sed ankaŭ por ĉiuj estaĵoj...
Kion do ni devas forĵeti kaj kion gardi...
Kio estas komunumo, kio estas individuismo...


Meditante tion,
bonŝance, mi enorde aviadiliĝis
kaj nun hejme, mi kore salutas vin.


Ĉu vi scivolas, kiajn vojojn mi pasigis de Francio al Koreio?



Du pendigitaj miaj pentraĵoj en Francio


Merkredon matene,
adiaŭinte mian profesoron, 
mi kun li atendis taksion ĉe la pordo.
Ĉar nun en Francio, 
oni ne rajtas veturi foren 
eĉ kun memskribita permesilo.



Lyon Saint-Exupery



La bela flughaveno Lyon Saint-Exupery estis tute silenta.





Nekredeble tute malplena flughaveno !!
Ĉu nur mi ?!?!






Wow, hodiaŭ ĉiuj flugadoj estas senigitaj krom kelkaj.
La plej supra blanka linio montras 
mian flugadon, uf !!
Ĉu eĉ tio povus malaperi subite? 
Kiu scius !



mia unua flugado de Lyon al Amsterdamo



Post tri horoj,
venis Nederlanda aviadilo KLM partnere al Air France,
entute, 
nur 4 klientoj okupis tutan spacon.







Jen, aerporto Amsterdamo por ŝanĝi aviadilon al Koreio.
Ankaŭ ĉi tie nur kelkaj aviadiloj funkciis.
La mia estas sur lasta panelo, 
lasta oranĝa punkto!



Stevardinoj de KLM



Oni devis distance viciĝi laŭ la ordono.
Antaŭ enaviadiliĝo klientoj mem registris 
sian bileton sur ekrano,
por ke la stevardoj ne tuŝu alies objektojn.



manĝaĵoj en aviadilo KLM



La kompanio jam rete avertis, 
ke la servoj en aviadilo simpliĝos.
Sed eĉ tiel mi neniom manĝis 
por ne uzi necesejon.





En la aviadilo 
oni ricevis tri dokumentojn preparitajn
de Korea Nacia Kvarantena Stacio.

1) Nunaj rimarkeblaj simptomoj
       2) Maniero instali Apon por ĉiutaga kontrolo hejme
       3) Deklaro de vojaĝintoj kontrolitaj



Jen, finfine Koreio, Inĉeon flughaveno, 
ĵaŭdon posttagmeze !



Kiel instali Apon




Jen por sen-simptomuloj, jen kun-simptomuloj


Unue, oni trapasas kontrolmaŝinon de febro.
Due, oficisto aktuale kontrolas ĉies temperaturon.
Trie, oficisto konfirmas, ĉu oni mem instalis Apon.

Fine, du vojoj, 
jen por sen-simptomuloj, 
jen por kun-simptomuloj.


Krome, 
kun-simptomuloj ricevas analizon 
tuj ĉe la flughaveno mem,
aliaj reveninte hejmen 
vizitu sian regionan sanitarejon 
por ricevi analizon.



finfine, oni atendas valizon


Verdire, 
en Koreio,
kontraŭ COVID-19, 
ĉio sisteme kaj glate funkcias.


Sekvan tagon, Vendrede
trankvile hejme,
mi atendas alvokon de urba sanitarejo.



mia laborĉambro kun la mura bildo el Francio


Posttagmeze,
regiona sanitarejo telefonis al mi,
ke mi devas ricevi analizon senpage 
kiel vojaĝinto en Eŭropaj landoj.
Mi tuj veturis unu horon tien!


Jen, urba sanitarejo!
Du laborantoj atendis min 
ekstere de la instalitaj konteneroj.


En unua kontenero, 
oni intervjuis min detale pri mia vojaĝo
kaj denove kontrolis febron dufoje.
Poste, venis kuracisto kaj mi estis analizita.






Sabaton posttagmeze,

Per SMS,
mi ricevis rezulton de la analizo 
: NEGATIVA, uf !!


Lundon matene,
iu vilaĝa oficisto, kiu apartenas al mi 
dum kvaranteno, vizitis min 
kaj oferis pakaĵon, 
en kiu estas
termometro, 10 maskoj, 
alkohola likvaĵo por purigi manon 
kaj eĉ plasta rubujo, 
kie oni aparte metu rubaĵojn, 
se komencos havi specialan simptomon 
: tusado, febro, doloro de muskuloj



pakaĵo por vojaĝintoj oferita de urbo


Mi dankas, ke mia lando tre fajne 
kaj sisteme regas nunan pandemion.
Mi dankas, ke koreaj popolanoj ie tie sindediĉas
kaj respektas ĉiun barakton de la ŝtato.
Mi dankas, ke ĉiuj amikoj pacience preĝis 
por mia sekura reveno.


Do, mi serioze observu la kvarantenan periodon
por nia socio, nia lando, nia mondo!!




14 commentaires:

  1. Réponses
    1. Jes, almenaŭ savita ! ^^^^
      Bone gardu vin, Mon grand mont...

      Supprimer
  2. Bone ke vi estas tute sana. Ni tute ne deziris ke vi kunportu la viruson kiel donaco!
    Tiu vojaĝo restos sendube en via memoro.

    RépondreSupprimer
    Réponses
    1. Dankon, Regis !
      Kompreneble! Ĉar ankaŭ mi ne sukcesis kunportis la donacon al Bourg en Bresse, ĉu ne? ^^
      Salutojn al vi kaj Tea...

      Supprimer
  3. Gratulon al vi pro la sukceso... Esperantujo ne perdis vin: unu el verdaj steloj.
    Kun larmetoj mi legis viajn mesaĝon kaj raporton korbatante.
    Ankaŭ en mia lando, pli kaj pli infektitoj multiĝas ĉefe en Tokio. Gardu vin kaj viajn karajn familianojn.

    RépondreSupprimer
    Réponses
    1. Dankon, Karotino!
      Vere, estas suferanta tempo por ni ĉiuj...
      Estas tempo serioze mediti, kion fari por simbioza vivo de ĉiuj estaĵoj...Kuraĝon kaj ni preĝu...

      Supprimer
  4. Kia aventuro ! Vi estas riskema virino.
    Vi certe memoros ĝin longtempe. Leginte vian interesan artikolon, mi ankaŭ estis tie.
    Denove en kvaranteno ...
    Feliĉe vi retrovis vian domon, kaj povas pacience atendi en la kamparo.
    Ĉu Dalmini ankaŭ devas sekvi la saman protokolon ?
    Kisetojn (nun ni povas ...)

    RépondreSupprimer
  5. Ja denove en kvaranteno!
    Tamen, ĉitiea vivo, ĉirkaŭ montaro, estas kutime tia, izolita, triom trankvila, malproksime de urboj...alkutimiĝinte ! ^^

    Dalmini nuntempe ĉiumatene iras al sia kampo kun ĝojo...
    kvankam li ne devas sekvi saman protokolon kiel mi, tamen, laŭ la serioza propono, eĉ hejme li kaj mi devas ne tro proksimiĝi dum la kvaranteno. ^^^^

    Krome, ĉiutage dufoje SMS alarmas, ke mi devas plenumi demandojn de Apo pri miaj simptomoj kaj dufoje vilaĝa oficisto telefonas al mi por pridemandi samon kaj li eĉ liveras pakaĵojn da manĝaĵoj, por ke mi ne eliru el mia domo !
    Ĉiuj tiom baraktas kontraŭ COVID-19 !!

    Kisetojn (post 8 tagoj...)

    RépondreSupprimer
  6. Bonvenon al Mia Esperanta instruisto de Sonĝanta asekure. Mi dankas la tempon dividi la specialajn spertojn okazintajn dum Kovid-19.

    RépondreSupprimer
    Réponses
    1. Ce commentaire a été supprimé par l'auteur.

      Supprimer
    2. Ĉu vi komprenis la tekston, Mej!!! Se jes, vi donacas al mi grandan plezuron! Dankon, kara!

      Supprimer
  7. Dankon Ana pro via bela rakonto ! Felicxe ke cxio bone finigxis...Mi konstatas ke Via landa sanitara servo elstaras ! En nia lando félicxe ni povas aplaudi kuracimulojn...sed por la geestruloj, honto al ili !
    Nur la mono interesas ilin kiel usonanestroj ....
    MIKRu
    Prizorgu vin Ana kaj Dalmini kia vivas via filo ? Cxu felicxa ?

    RépondreSupprimer
    Réponses
    1. Longan tempon, Mikru!!
      Dalmini estas nuntempe ĉiam feliĉa.
      Leo, kiu nuntempe loĝas en Seulo, laboras por vivteni sin sendepende de gepatroj kaj studas en Open University. Feliĉa junulo li estas!
      Fartu bone vi kaj Mary France kun tuta familio!

      Supprimer