10/31/2020

Aŭtunaj fruktoj

 

Kutime oni diras, 

ke aŭtuno estas 

rikolta sezono. 



Ĉi tie, 

en profunda korea kamparo,

oni rikoltas 

diversajn fruktojn, legomojn :

piro, pomo, kvingusta frukto, 

brasiko, sovaĝa sezamo, fazeolo



                           - La 52a Korea Kongreso de Esperanto virtuala


 - 2020 Atesta Ceremonio de E-kursaro, LLG Edukad-Federacio



Persone, 

ĉi oktobro estis plena 

je propraj fruktoj :


   1/ Virtuala Korea Kongreso de Esperanto 

(9-11a, oktobre)

   2/ Atesta ceremonio de E-kursaro 

en LLG Edukad-Federacio 

(17a, oktobre)


La kongreso sensoifigis 

koreajn esperantistojn, 

kiuj delonge ne povis renkontiĝi 

pro la pandemio.


Plie, rezulte,

la kongreso rivelis, 

kiom viglas Korea Esperantio.




                                           -kongresa sako
 

Teknika kapablo,

potenca reto, 

vaste instalita en Koreio,

abundaj programoj, 

fajne organizitaj de VKK,

ironie, 

ankaŭ COVID-19, 

ebligis la virtualan kongreson.


Koreoj ja povis sperti 

novan vojon 

tra malfacila tempo.



-Membroj de E-grupo en LLG Edukad-Federacio 2020


Sekvantan sabaton, 

okazis 

atesta ceremonio de E-kursaro

en LLG Edukad-Federacio.






Ĉi-jaraj atestatoj nomiĝas 

Son, Mej, Rozeta, Eunĵin,

kiuj daŭre ĉeestis E-kursojn 

ĉir. 2 jarojn.


Minun, Juna kaj Orina

atente preparis la ceremonion.


Per Zoom, 

Michel, franca gvidanto, 

venis por gratuli ilin.

Tea kaj Régis el Francio 

ankaŭ salutis nin.






La du gravaj eventoj 

estas belegaj rikoltoj.


La mielaj fruktoj 

estas ĝuste respondoj 

al ĉi-jara laboro.





Emocia oktobro!

Fruktoplena oktobro!





2 commentaires:

  1. Gratulon, por via cxiokapabla laboro !!

    RépondreSupprimer
  2. Kia organizado por povi plenumi ĉi tiun tutan laboron !
    Kaj, se mi ĝuste komprenis, ĝi ne finiĝis. Multaj taskoj ankoraŭ atendas vin ...
    Gratulon !
    Miori

    RépondreSupprimer