6/29/2016

En mia vivo, Esperanto-vivo


Kun Kanta sur la ponto Charles, Prago 2014



Kelkfoje vivo donacas ion ne atenditan.
Kiel Esperanto-instruisto en alternativa mezlernejo(por 14~18jaraj),
mia pleja plezuro estas, ke miaj idoj kreskas kiel bonaj esperantistoj.
En klasĉambro, instruistoj povus erari tro frue juĝi la rezulton de siaj lernantoj.
Tamen, oni vere ne scius, ke finfine kiaj ili fariĝos.
Ĉar vivo mem ne havas golon, sed estas konstanta vojo mem.

Jen, la artikolo, kiun mia eksa ido, Kanta(20jara) verkis por la bulteno de KEA.
Ene de ĝi, oni povus trovi, kiel Esperanto funkcias rilate al alternativa edukado.

* Kanta unue artikolis en la korea kaj tradukis ĝin en Eseperanton.
  Ŝia instruisto iom helpis ŝin por poluri.

----------------------------------------------------------------------------------------

Saluton !
Mia nomo estas Kanta. Ĉar mi ĉiam kantas.
Kiam vento blovas, kiam sunbrilas, kiam pluvas,
rigardante mondan pejzaĝon, aŭtomate mi kantas.
Eĉ kiam mi havas penigan laboron, baldaŭ mi kantos.
Kiam ajn mi estas ĝoja, Kiam ajn mi estas malĝoja,
ĉiam mi vivu kun kanto kiel nun.
Kaj foje mi volus kanti vian propran kanton kun vi.

Mi renkontis Esperanton antaŭ 3 jaroj.
Kiam mi devus eniri en mezlernejon, mi frekventis alternativan lernejon,
kaj tie en alta klaso ekzistis Esperanto-kurso kiel paca studobjekto.
Kial mi elektis la specialan lernejon? La kialo estis ampleksa.
Sed la plej grava kialo estus, ke mi obstine gardis mian revon al pli feliĉa vivo.

Kompreneble, mi pasigis feliĉan infanecon.
Sed kiam mi eniris en elementan publikan lernejon,
mi sentis, ke mia vivo estas malfeliĉa.
Multe grandiĝis sufoka koro kaj ankaŭ malkonteteco en la koro.
Mi ofte grumblis al miaj gepatroj : "Mi ne volas iri al la lernejo!"
Post kelka tempo, alia vojo aperis.
Oni diras, se ni deziras ĝisoste ion ajn, tio realiĝos.
Brave, miaj gepatroj respondis mian preĝon foriri de la sufoka lernejo.

La nova vojo estis fremda por mi.
Miaj gepatroj ligis min kun la libera lernejo en naturo,
por ke mi pli fortiĝu kaj pli feliĉe vivu en la mondo.
Mia adoleskanta tempo tiel feliĉe pasis en la lernejo.

Jes, la lernejo nomiĝas verdire "Feliĉa Lernejo".
Tie, kokoj, hundoj, katoj saltante ludas en la monteto.
Blovanta vento kunportis fekan odoron de la bovaro, kiun mi tre ŝatas.
Ĉirkaŭ naturo fluis tempo, kiu riĉigis mian vivon.

"Vivo mem estas bona lernejo."
Jen, estas la ideo de Feliĉa Lernejo.
Laŭ la ideo, mi kreskis kaj mia koro malfermiĝis al la mondo.
Komuna vivo en la lernejo maturigis min socia kaj memstara.

Tiel kvinjara lerneja vivo finiĝis.
Post la diplomiĝo, mi provis perlabori kaj vojaĝi per Esperanto.
Mi estis en Slovakio, Francio, Hungario, Prago kaj Germanio.
Per Espranto, mi povis subrigardi diversajn vivojn.

Post la vojaĝo, mi mem decidis refoje vivi en "Feliĉa Lernejo" dum kelkaj monatoj.
Tie mi planis havi koncentran tempon por mi kaj perlaboris por memstari.
Tiel ĉirkaŭ ses monatoj pasis.
Iun tagon en februaro, mia patro subite telefonis al mi kaj diris,
ke mia patrino serioze malsanas. Mi devus tuj reveni hejmen.
Li klarigis, ke ŝi ricevis juĝon, pankreata kancero en hospitalo.
En ŝia korpo jam disvastiĝis la kancero. Eĉ sango-fluadon ŝi havis.

Oni diris, ke en tiu kazo kuracado ne tiom efikus.
Tamen nia familio devis fari ion ajn por ŝi.
Dum tri monatoj kaj duono, la vivo de nia familio multe ŝanĝiĝis, ankaŭ la mia.
Antaŭe mia patro tro multe laboris, sed li lasis iom da laboro por zorgi ŝin.
Li legis multajn librojn vaste por helpi la kuracadon.
Pro tio, li fariĝis kvazaŭ duonkuracisto.

Miaflanke, antaŭe mi estis maldiligenta knabino,
sed pli kaj pli kapablis dommatrumi.
Ĉiutage mi faris legomsukon kaj liveris ĝin al la hospitalo.
Dume mi estis eĉ feliĉa, pro tio, ke mi povis dediĉi la tempon por mia malsana panjo.
Mi prefere dankis ŝin, pro tio, ke almenaŭ ĉitiel mi povis eĉ gute rekompenci al ŝi,
kiu nutris min dum longa tempo.
Ankaŭ mia juna frato, reveninte hejmen, multe subtenis sian karan patrinon.

Ŝi mem klopodis forĵeti antaŭan malbonan vivkutimon.
Ni frue enlitiĝis, ofte trinkis akvon, eligis iom da ŝvito,
tiel klopodis daŭrigi sanigan kutimon.
Ni intencis sufiĉe manĝi legomojn kaj akceptis kooperativan Bio-manĝaĵon.
Jes, nia vivo alkutimiĝis al saniga menuo.
Kvankam la tempo por zorgi ŝin ne estis tiom longa,
tamen mi sentas min pli maturiĝinta dank'al ŝi.
Kaj nun mi tiom sopiras ŝin.

Mi opinias, ke Esperanto enhavas ideon de espero.
Tiusence, mi aŭdace povus diri, ke mia familio kun unuiĝinta koro kaj espero
vivos simile kun la ideo de Esperanto.
Esperanto estas nek for, nek giganta.
Mi pensas, ke Espranto estas en mia vivo.
Ne gravus flue paroli en Esperanto aŭ ne.
Tamen, laŭ mi, Esperanto-vivo estas vojo, kie oni amike influas unu la aliajn
kaj tiel la mondo pli boniĝos.
Nun mi ne bone parolas Esperanton.
Sed mi deziras, ke la ideala valoro de Esperanto enmetiĝu en mian vivon.

Baldaŭ mi vojaĝos surloken por esti pli bona homo.
Mi ĉiam ĝoje atendos renkontiĝojn kun survojaj instruistoj,
kiuj vojaĝis pli frue ol mi.

Ĝis la survojo !









1 commentaire: