7/08/2016

LKK 2017 kunsidas



la junia LKK-kunsido, sidejo de KEA, Seulo




Ĉiun unuan vendredon de monato,
LKK 2017 kunsidas en la sidejo de KEA.
La kunsido komenciĝas je la 19h vespere kaj ĉir. 2 horojn daŭras.
Por fizike partopreni en tiu agado,
mi devas veturi per mia aŭto, poste per ekspresa buso
kaj sekve preni metroon ĝis tien.
Kutime necesas 4 horoj por iri, 4 horoj por reveni por 2hora diskutado.
Tio estas la sorto de mi, kiu loĝas fore de Seulo en trankvila vilaĝeto.

Fakte, ĉiulandaj LKK-anoj ne kutimas labori por UK.
Ĉar ne ofte okazas UK-o en ilia lando
kaj ne oftas, ke samaj LKK-anoj laboras en sama fako okaze de UK.

Hodiaŭ nia teamo serioze diskutas pri emblemo, unua bulteno kaj amasloĝejo.
Kvankam LKK-membroj estas sufiĉe kapablaj en Esperantujo,
tamen detale prizorgi la imponan eventon UK estas ne facile.
Miaflanke, ene de la teamo,
mi absolute volis labori pri IIK (Internacia Infana Kongreseto).
Pere de mia ĝisnuna sperto, mi povus ĝoje kaj efike labori.

Mi, kiel respondeculo de IIK 2017, ĵus organizis skipon,
kiu konsistas el 6 instruistinoj kun 2 fremdlandaj gvidantoj.
Ni ekbakis propagandan filmeton, per kiu en Nitro mi prezentos Seulan IIK-on.
Mi esperas, ke ni ĉiuj finfine akiros, kiom ni mem kreskas dum gaja laboro.
Laŭ mia opinio, invitlanda progreso pri UK estas tiom grava kiom la profito de UEA.
Tio estas vera sukceso de ĉiujara UK, kiu daŭris pli ol 100 jaroj.

Do, feliĉan laboron kaj tiel sukceson de UK 2017, Seulo !




Aucun commentaire:

Enregistrer un commentaire