11/20/2016

Feliĉaj lernejanoj manifestacias


Feliĉaj lernejanoj partoprenas en urba manifestacio



Hieraŭ Korea prokuroro oficiale menciis, 
ke nia nuna prezidentino estas akuzata de kelkaj seriozaj friponaj regadoj.
Ŝi forte puŝis potencajn ĉir. 50 firmaojn, Samsung, Hyundae, SK ktp 
por fondi kelkajn kompaniojn, kiuj avantaĝas al si mem. 

Plie, ĉefaj gravaj organizoj de la ŝtato estis subkontrolitaj de iu kaŝita virino, 
kiun la prezidentino intervenigis en ŝtatajn laborojn. 
Oni diras, ke la sekreta virino, jam arestita, havis ĉiopovan rajton 
favore al la protekto de la prezidentino.

Nuntempe la krizo de korea popolo atingas la pinton.
Eĉ lernejanoj levas kandelojn kaj tabulon skribitan, ankaŭ Feliĉaj lernejanoj :
      "Demisiu Park Gunhe, nia prezidentino!"
      "Ĉu vere tiu ĉi estas ŝtato?"


La 12an de novembro en Seulo



Oni kalkulis, ke pasintan semajnfino miliono da popolanoj partoprenis en la manifestacio, kiu okazis sur la placo, Kwang-hwa-moon 광화문. 
Kompreneble, en multaj urboj solidare okazas samaj manifestacioj.
Post la raporto de prokuroro pri tio, 
ke la prezidentino estas grava komplicanto de kelkaj friponaj aferoj,
venontan semajnon du milionoj da popolanoj manifestacios kaj
marŝos ĝis la Verda Domo.
(Verda Domo estas loko de korea prezidento)

Ho, Koreio! Ne tro estu incitita, tamen ni saĝe antaŭenirigu demokration.



Aucun commentaire:

Enregistrer un commentaire