11/05/2016

Plena aŭtuno



Aŭtuna pejzaĝo de Feliĉa Lernejo.



Koreio nun estas en plenplena aŭtuno.
Pro tio, ke mi loĝas en kamparo,
pro tio, ke Feliĉa Lernejo situas ĉirkaŭ kamparo,
mi povas pli profunde senti ĉiujn sezonojn ŝanĝiĝi.

Jen, estas malantaŭa korto de Feliĉa Lernejo.
Nun mi staras kun mia ido, kiu nomiĝas Minji.
Ni kune svigas la manon al vi dirante :  "Saluton~!"
Du grandegaj ginkoj ankaŭ salutas vin per multaj branĉoj,
kiuj portas flavajn drupecajn semojn sennombreblajn.

Aŭtuno estas riĉa sezono.
La flavo de la ginkoj estas tiom brila.
La koloro briligas ankaŭ apudajn verdaĵojn
kaj la brila flavo harmonie beligas aŭtunan pejzaĝon ĉirkaŭan.

Plie, bakita ginkofrukto estas tre bongusta kaj nutriga,
kies ekstera parto estas medicine uzata kontraŭ vejnaj perturboj.
Eĉ la folioj de ginko efikas por malaltigi sangopremon.

Ah, ĉi-aŭtune mi dezirus esti brila ginko....




Aucun commentaire:

Enregistrer un commentaire