1/01/2017

Transjara Kurskunsido en Japanio



Oomoto templo en Kameoka



La 29an de decembro, 6 instruistoj kaj 11 adoleskantoj flugis al Japanio.
Ili apartenas al 4 LLG-oj (Liberaj Lernejoj por Geknaboj).
Ni cefe partoprenas en Transjara Kurskunsido de Esperanto Populariga Asocio.
La tagordo de TK daŭris dum 4 tagoj.
Kursi, manĝi, kursi kaj dormi estas ĝia enhavo.
Ĉijare 8 koloraj kursoj estas organizitaj.

LLG-instruistoj ĉeestas en la kurso de Ĵoze, brazildevena esperantisto.
LLG-adoleskantoj lernas Esperanton de Jasuo, japana esperantisto.

Tamen, kiel kutime, ekstere de la kurso estas tre efika por ili.
Ekzemple, ĉiuvespere, adoleskantoj de japanio, koreio kaj nepalo
nature amikiĝas kaj interkomunikiĝas.

Pere de kiu komunikilo?
Per gestoj, google traduko, poŝtelefono kaj eĉ per mieno,
ili samaĝaj interesiĝis unu pri la aliaj.

Esperanto estas bazo de nia amikeco, tamen vasta fundo.

Jen, bv. apreci filmeton pri nia vojaĝo, farita de Juna, unu partopreninto.

                      https://youtu.be/zPwvNWmIHT8



       

3 commentaires:

  1. Aspektas kiel ili havis bonan tempon en Japanio. :)

    RépondreSupprimer
  2. Dankon!
    Ja la koreaj lernejanoj vigle ĝuis Esperanton kaj novjaron en Japanio.
    Nun mi aldone metis filmeton pri la vojaĝo. Vi povus iom pli gustumi tiaman etoson kun ili.

    RépondreSupprimer