5/09/2016

Esperanto kun Freinet pedagogio




Freinet lernejo en Drom



La unuklasa ŝtata lernejo de la vilaĝo Drom (227 loĝantoj), ĉe Bourg en Bresse, estas aparta lernejo pro diversaj kialoj. La gelernantoj vizitas la saman klasĉambron de 6 jaraĝo ĝis 11. Kaj ĝuas la saman instruiston, kiu ĝonglas inter diversaj niveloj. Se la francaj aŭtoritatoj respektus nur la nombron de gelernantoj (13), la lernejo jam estus delonge fermita, sed ili gardas ĝin funkcianta por avantaĝi la vivon de ĉi eta vilaĝo.

Alia karaktero de la lernejo estas, ke la instruisto Sylvain praktikas Freinet-an pedagogion, kies metodoj aktivaj inspiras kaj tre similas al tiuj de LLG-oj de Koreio.
La infanoj ĝardenas, bredas bestojn, verkas artikolojn en lerneja ĵurnalo, raportas, demokratie decidas, kunvenas, helpas unu la aliajn, memserĉas respondojn al siaj demandoj, aktiviĝas en komunaj projektoj. La lernejo ricevis la premion <Eco-ecole>(ekologia lernejo) atribuitan al ĉiuj instruorganizaĵoj, kiuj engaĝas sin en respekto de la naturo.

En tuta akordo kun tiuj alternativaj instrumanieroj, logike, E-Bourg en Bresse intervenos dum 10 seancoj ĝis la fino de junio por prezenti la internacian lingvon pere de ludmanieroj.

2016.5.8  Michel Fontaine, prezidanto de E°Bourg


Aucun commentaire:

Enregistrer un commentaire