5/21/2016

Esperanton en valo


Esperanto-staĝo de LLG-Koreio 2014.





En la jaro 2014, du kongaj esprantistoj vizitis Koreion.
Okaze de IDEC(Internacia Demokratia Edukad-Konferenco) Koreio,
ili estis oficiale invitita helpe de alternativaj lernejoj en Koreio.
La konganoj estis unu instruisto, Alfonso kaj unu lernantino, Carine.
Post tiu evento ili partoprenis en la somera staĝo de alternativaj lernejoj.

Alfonso klarigis pri sia movado SBV, temas pri adopto de orfoj en Kongolando.
Li gvidis paroligan kurson kaj aktive partoprenis en ĉiuj agadoj.
Tamen, la unuan tagon, Carine silentis kaj restis en angulo.
Miaj lernanantoj embarasiĝis. Kion fari?

En la nokto, iu pordo estis ŝlosita skribite "malpermesite eniri!"
Kiam mi proksimeniris al la pordo, aŭdeblis freneza muziko, eĉ krio !
Kio okazis?

Sekvan tagon posttagmeze, ni ekskursis ĉe iu valo.
Alfonso diris, ke ili en Kongo neniam spertis ludi en akvo.
Komence Carine aspektis iom timema ĉe la fluanta akvo.
Iom poste, korea kanbino gvidis ŝin en la akvon per savringo.
Finfine, Carine banis unuafoje de sia vivo.

Lastan tagon, kiam ferma ceremonio prezentiĝis de ĉiuj partoprenintoj ,
mi eksciis, kio okazis ene de la ĉambro ŝlosita.
Viglega muziko fluis kaj ĉiuj knabinoj stariĝis!
Ili kun Carine dancis korean junulan dancon.
Ili tiel amikiĝis kaj tiel komunikiĝis unu kun la aliaj.
Kvankam la ritmo trotis, tamen niaj larmoj pretis fali.

Espranto estas bona ideo !






Aucun commentaire:

Enregistrer un commentaire