5/04/2016

Malnova traktoro






Mardo estas plej okupata tago por mi.
Ĉar tiam mi laboras en du lernejoj por instrui Esperanton.
En nia Feliĉa Lernejo, temas pri LLG kaj ŝtata lernejo 송면 en nia vilaĝo.
Post okupata tempo, kiam mi revenis hejmen,
mi vidis, ke Dalmini ankoraŭ laboris en sia kampo.
Mi stiris la aŭton tien kaj volis distri lin iom da tempo.

Antaŭ 7 jaroj, mia familio translokiĝis de la ĉefurbo Seoul en kamparon.
Kompreneble ni ĵetis ĉiutagan laboron por liberigi urban vivon.
Feliĉe ni trovis senpagan domaĉon en kampara vilaĝo.
Ĉi-tie mia edzo fariĝis komencanta agrikulturisto anstataŭ lerta fotoĵurnalisto en Seulo.
Ankaŭ mi havas propran kampon, Esperanto.

Tie li svingas la manon por bonvenigi min.
Atendante lin, mi provis stiri la malnovan traktoron angule de la kampo.
Ve, ĝi ne volas funkcii, senmoviĝas.
Ha, iam antaŭe, kiam Michel, Jean Louis kaj Eliane vizitis min,
ni ŝajnige veturis pere de tiu traktoro.
Tiam iu el la tri francoj diris : Ĉu la antikva traktoro devenis de muzeo?
La traktoro rakontas pri tiu bela memoraĵo.

Tempo rapide pasas kiel sago fluganta, jam tri jaroj!



Aucun commentaire:

Enregistrer un commentaire