5/02/2016

Planti mirtelarbetojn




Kun Heri kaj Boli





Ĉiun semajnfinon lernantoj de la Feliĉa Lernejo revenas hejmen.
Tamen, ĉi-semajne, Boli kaj Heri restis en la lernejo pro kelkaj kialoj.
Do, mi havis ideon inviti ilin en la kampon de Dalmini, mia edzo.
Ĉar nuntempe li preparas sian kampon por planti ĉir. 300 mirtelarbojn.
Ambaŭ lernantoj kapjesis kun nura kondiĉo, bongusta vespermanĝo.
Kial ne?

Fakte, Heri estas la plej lerta je agrikultivado en nia lernejo.
En LLG, ĉiuj lernantoj prizorgas sian kampeton.
Tiu estas ege grava leciono.
Sekrete mi diras, ke Heri ne tiom koncentriĝas al aliaj lecionoj.
Ĉiuj personoj havas sian propran talenton.
Oni ne tro puŝu lernantojn esti lertaj pri ĉiu kampo.
Kaj instruistoj kaj gepatroj atente observu infanojn pri kio ili ĝoje laboras.

Dum kelkaj horoj du adoleskantoj fervore laboris.
Kompreneble ili multege vespermanĝis kokaĵojn kuiritajn.
Dankon, Heri kaj Boli !
Nun vi rajtos rikolti mirtelojn kaj manĝi ilin.


2 commentaires:

  1. Ankaù mi volus provi planti mirtelarbojn ! Eble dum la venonta jaro cxe vi ? Mi promesas agadi fervore dum minimume unu horo !
    mi sxategas gxardenagadojn !

    Gratulojn pro via blogo !

    Amikajxojn

    mikru01

    RépondreSupprimer
  2. Wow, bonvenon Mikru!! Nuntempe Dalmini kolektas falitajn foliojn ĉe arbo por kovri ĉirkaŭ platitajn mirtelarbojn. Kutime oni kovras ilin per pecigitaj arboŝeloj. Venontan jaron almenaŭ unu horon vi ĝardenumus en nia kampeto por rikolti mirtelojn, ne por planti...^^

    RépondreSupprimer