12/16/2023

Amikeco kaj amo

Dum unu deko da jaroj de mia esperanta vivo, aperis multaj fremdlandaj amikoj, tiom ĉarmaj, tiom sinceraj. Tiam, mi profesie instruis Esperanton en Korea Alternativa Edukadmedio, kaj senrilate al aĝo, en ĉiuj landoj, kie mi vojaĝis jen kun miaj lernantoj jen kun kolegoj. Ni kun esperantistoj tuj amikiĝis. Kun kelkaj el ili la rilato nelonge daŭris, male kun kelkaj ĝis nun.
En tiu periodo, mi pensis, ke estas kerno Esperanto mem, kiu funkciigas pacon kaj amikecon. Ĉar kun ĝi, ĉie ĉio eblis, kaj mi ĝisoste ĝuis mian profesian vivon per Esperanto. Ĉi-foje vojaĝante al la urbo St. Etienne kun la membroj de Esperanto Bourg, kun kiu mi longtempe kunlaboris, pli profundiĝis mia medito pri tri temoj : Esperanto, amikeco kaj amo.
Ĉar ni ĉiuj parolis plejparte en la franca, ne en Esperanto. Kompreneble, ni estis longtempaj esperantistoj. Se estus antaŭe, mi mem ĉiamaniere puŝus ĉeestantojn paroli en Esperanto. Kaj iuj mallertaj pri la lingvo fariĝus rezervaj, streĉaj. Sed ĉi-foje mi klare rimarkis, ke ĉiuj estis ĝojaj interkomunikiĝi, kaj plenĝuis la tempon. Krom tio, kio pli gravus?
Ankaŭ en la arta kampo dum mia vojaĝo en Francio, pli kaj pli mi aŭdacas paroli en la franca. Artistoj senĝene parolas al mi per sia nacia lingvo. Amikeco tuj funkcias! Ili scivolas pri mia laboro, invitas min en sian domon, Ni interŝanĝas teknikojn, informojn. Eĉ kelkaj el ili fariĝis intimaj en mia koro.
Jes ja, eĉ ne nur Esperanto nia paca lingvo, nek nur artaj agadoj, sed ankaŭ (eĉ pli) niaj sinceraj okuloj kun maturaj sintenoj povus fabriki profundan amikecon kaj amon. Sur la vojo de la vivo ni renkontiĝas kun diversaj amikoj, disiĝas, rerenkontiĝas. Mi ŝatus pasigi plej belan momenton kun ili kunportante plenan amikecon kaj maturan amon.
Mildankojn al Mo kaj Bernard, Tea kaj Regis, Miori, Miŝela, Mikru kaj Marie, Valerie, Anne, Regis Blondel kaj lia edzino, Genvieve kaj mon Grand Mont Michel...

12/15/2023

Birdoj ĉiam retrovas sian propran vojon

116*86cm(50P)/ acrylique sur linen/ Les oiseaux retrouvent toujours leur chemin 2023/ Ana Sonĝanta
Post la aŭtuna ekspozicio en H2M, Bourg-en-Bresse, dum kelkaj tagoj daŭris granda emocio en mia koro. Tiuj, kiuj decidis posedi miajn verkojn, kaj la esprimoj de la vizitantoj, vizitoj de la amikoj, agrabla konversacio kun la apuda ekspozicianto, artisto Bernard, amplenaj konsiloj de la profesoroj... Tiom da emocioj restis en mia koro, tio ne facile digestiĝis. "J'aime votre spontaneité, votre authenticité, les couleurs, le mouvement, la poésie de vos tableaux et celle de vos textes. Quelle générosité et quelle sagesse! Bravo pour votre francais! Merci!" Legante multajn esprimojn de la vizitantoj sur mia ora libro de artisto, mi diras al mi mem, ke mi fariĝu tiom bona artisto, kiom ili jam vidas.
Iam la profesoro Roland Girardet diris al mi "Ana, vi aŭdos multajn laŭdojn, konsilojn, jen bonajn jen malbonajn taksojn de variaj personoj. Ne aŭskultu ilin. Ĉiam restu vi mem kiel nun." Pli kaj pli mi komprenas tion, kion li volis diri al mi. Do, paŝon post paŝo, mi nur antaŭeniras, kelkfoje mi povus devojiĝi. Sed mi ne timas. Ĉar finfine, mi retrovos mian propran vojon, kiu orientiĝas al la artista celo. "Sois toi mem!".
Tiun pentraĵon mi lasos en Francio por venonta printempa ekspozicio 2024 en la urbo Lons-le-Saulnier [Le Carrefour de la Communication].