12/09/2022

Bonŝanca tago

80*80cm / mixed media / on canvas / Bonŝanca tago 2022 / Sonĝanta

Ton orchidée ne fleurit plus

100*80cm / mixed media / on canvas / Via orkideo ne floriĝas 2022 / Sonĝanta

Maro estas mia hejmo

30*60cm / acrylique / on canvas / Maro estas mia hejmo 2022 / Sonĝanta

EXPO 2022 en Cafe de Campagne

_ sola ekspozicio en Cafe de Campagne, Bourg-en-Bresse, Francio _ oktobro 11- novembro 14, 2022 Post la unua ekspozicio 2022, daŭris bonŝanco organizi duan ekspozicion en la loka restoracio Cafe de Campagne. Mi nur scivolis, kian etoson kreas miaj verkoj en vivanta loko. Rezulte, ili aspektis tiom naturaj, agrablaj en tiu restoracio. Mi mem pli kaj pli konatiĝas al miaj verkoj. Plie, mi vidas, ke bonŝanco venas ne hazarde, sed labore de iu. Pro tio, mi ĉiam dankas al ĉiuj, kiuj subtenas min.

Sola EXPO 2022 en H2M

_ EXPO 2022 en H2M (Hotel Marron de Meillonnas), Bourg-en-Bresse, Francio _ Sep 2-8 2022 (pm2:00-7:00) _ Revoj de koloroj Subtenite de Bourg Esperanto, mia sola ekspozicio 2022 okazis en H2M Francio. Multaj amikoj helpis min permane, perkore. En la unua tago por inaŭguri, aperis tiom da plezuro : Krom ordinaraj vizitantoj kaj krom karaj membroj de Bourg Esperanto, Danielle, Andrea, Monique el Liono kaj Mirejo, Sonia, Martine el Ĝenevo. Dum la inaŭguro, la ĵurnalisto Annick Puvilland intervuis min, kaj la artikolo ekaperis dum la ekspozicio. Esperanto kaj arto, por mi internaciaj lingvoj fariĝas flugiloj. Dankon al ili, dankon al karaj amikoj !

10/09/2022

Sen titolo

60*60cm / mixed media / on panel / sen titolo / Ana Songhanta 2022
60*60cm / mixed media / on panel / sen titolo / Ana Songhanta 2022

7/08/2022

Sezono de mirteloj

Mia familio posedas malgrandan kampon da mirteloj. Sur ĝi kreskas 200 mirtelarbustoj. Ĉiujare, de junio ĝis julio, proksimume tri semajnojn, ni rikoltas mirtelojn. Frumatene Dalmini kaj mi rikoltas ilin permane, enpakigas, kaj tuj sendas al urbanoj, kiuj anticipe mendis ilin. En tiu periodo, mia ateliero ŝanĝiĝas al kampara laborejo. Do, mi povas ĝissate manĝi freŝajn mirtelojn, kaj de tempo al tempo mi pentras. Ankaŭ ranoj tre ŝatas sidi sur la mirteloj, kiam matena roso humidigas la fruktojn. Kompreneble, birdoj kunvenas por interŝanĝi informojn: kiuj mirteloj estas plej bongustaj?

De kie devenas mia bluo ?

Pasintan junion, okaze de la datreveno de mia plejaĝa fratino, mi vojaĝis al Ulsan, marbordo de Koreio kun du fratinoj. Ulsan situas en la sud-orienta parto de Koreio. Kun la fratinoj mi plenĝuis la maron. Kaj la densa bluo certe influis min pentri blukolore. Ĉio mia ja devenas de ekstero.

6/01/2022

Birdo pli foren flugas vespere

60*80cm / acrylique / on canvas / Birdo pli foren flugas vespere 2022 Sonĝanta ----- Mi ŝatas rigardi ĉielon, levante la kapon. Tage nubojn diversformajn, eĉ sennuban bluon kiel maron, nokte stelojn kaj lunlumojn. Tamen, plej ŝatata momento por rigardi ĉielon estas tiu de vespero, plie kun varma kafo. Iun vesperon, ĉe la balkono, kun kafo ĉe mia mano, mi rigardis foren kaj ĝuis la vesperan pejzaĝon. Kaj malrapide levis la kapon ĉielen. Tiam subite granda birdo aperis, ĝi flugis elegante kaj finfine foren.

5/07/2022

Les petits poisons rêvent aussi

60*80cm / mixedmedia / on board / Les petits poisons rêvent aussi 2022 ------- Tute hazarde, en iu granda franca magazeno, mi trovis elligna tabelon jam printitan je regulaj formoj. Vershajne oni ornamas muron per ghi kiel falsa pentrajho. Rigardante tiun, mi havis subitan ideon, ke eble mi povus utiligi la printajhon por mia verko. Ekvidighis sur ghi submaro, mi tiel imagis. Do, mi komencis esprimi profundan maron, kie diversaj fishoj loghas. Ili babilas, kuras kaj ech revas. Jes ja, ankaù etaj fishoj revas!

4/30/2022

Etikedo por makgolio

Fine de la marto 2022, iu loka fabrikisto por makgolio, korea tradicia alkoholajho el rizo, vizitis mian atelieron. Li serchadis pentrajhon, kun kiu la boteloj por nove aperonta trinkajho bele akordighos. Fakte, nuntempe estas modo, ke junaj fabrikistoj renovigas tradician alkoholajhon kun modernaj desegnajhoj. Do, el kelkaj verkoj faritaj de kelkaj artistoj, rezulte mia verko estas elektita por somera alkoholajho, nome . Tiu chi alkoholajho favore al virinoj rozkoloras pro aldonita frukto "omiza" en la korea lingvo. Krome, jhus komencis vendighi en Koreio, precize, en lokaj BIO-vendejoj, restoracioj en diversaj urboj inkluzive Seulo. Fresha novajho !
Okazinta expozicio pasintan februaron en urbo Ulsan kun tiu pentrajho
Jam aperas reagoj pri la alkoholajho en sociaj medioj

Mr. Bernard pêche à Bouvent

80*80cm / mixedmedia / canvas / Mr. Bernard pêche à Bouvent 2022 /
En la lago Bouvent, Bourg en Bresse, Francio, sinjoro Bernard ofte iras por fishi. Li havas fortan ambicion kapti grandan fishon. Pro tio, li neniam enuas atendi longan tempon ech senmove starante. Chu hodiaux sinjoro Bernard finfine sukcesus fishikapti dikan fishon ? Mi esperas, ke lia revo certe realighos.

4/21/2022

Knabino portas kokinon

80*80cm / mixedmedia / canvas / Knabino portas kokinon 2022 /
Venontan septembron en Bourg en Bresse, Francio, okazos mia ekspozicio. Sur la pentrajho jhus farita en Francio, la alta koko che sia kokino kikerikas pro ghojo.